OpenTTD
OpenTTD estas plursistema libera klono de ludo Transport Tycoon Deluxe, en kiu la ludanto estas direktoro de transporta kompanio kaj per transportado de pasaĝeroj kaj ŝarĝo gajni pli da mono ol la kontraŭludantoj. Transporto povas esti per busoj, trajnoj, aviadiloj kaj ŝipoj (kaj se la ludanto volas, li povas elŝuti el interreto diversajn aldonaĵojn kaj uzi en urboj ankaŭ tramojn).
Ludado mem
Normala ludo komencas en jaro 1950 kaj finas en jaro 2050, sed oni povas starti ankaŭ pli frue aŭ pli malfrue, tamen nur inter jaroj 1950 - 2050 okazas evoluo de novaj transportiloj. En mapo komence ne ekzistas iu ajn infrastrukturo por transportado, nur ŝoseoj en urboj (rare ankaŭ kun pontoj) kaj riveroj: ĉiuj trajnstacioj, busstacioj, ŝiphavenoj, flughavenoj, fervojaj trakoj kaj ŝoseoj devas konstrui la ludanto mem.
Aldonaĵoj
Ludantoj povas elekti el multaj aldonaĵoj, kiuj ebligas ekzemple:
- konstrui trakojn por diversaj rapidecoj kun diversaj kostoj
- konstrui stacidomojn kaj pontojn en aliaj stiloj ol nur en bazaj
- uzi en landoj de la mondo reale uzitajn trajnojn, ekzemple germanajn ICE trajnojn