Open Ohr Festival

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Open Ohr Festival (OOF; angle Open: malferma, kaj germane Ohr: Orelo, do "Malferma-Orelo-Festivalo") sur la citadelo en Majenco (Germanio) estas junulara kulturfestivalo orientata al specialaj temoj, kiu okazas ekde 1975 ĉiujare dum pentekosto kun diskutforumoj, laborgrupoj, kabaredoj, koncertoj kaj tendaro.

Open Ohr patrona asocio[redakti | redakti fonton]

Geamikoj de la festivalo kuniĝis al la ĝeneralutila Open-Ohr-asocio en septembro de 1995, post kiam la konservativaj partioj dubis pri la festivalo dum la magistratkunsido de Majenco. La celo de la asocio estas la konservado de la Open Ohr kiel politika kulturfestivalo, la defendo de la aŭtonomio de la projektgrupo organizanta la programon, kaj la longtempa garantiado de la citadelo kiel festivalloko. La asocio laboras por pli bona financa doto de la festivalo kaj subtenas ĝin per donacoj. Cetere, la asocio volas partopreni al la kulturpolitika diskuto en Majenco.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Kiel ne-komerca, tema junulara kulturfestivalo, la Open Ohr oferas al la ĉiufoje 5.000-7.000 ĉefe junaj vizitantoj la okazon okupi sin intense pri aktualaj socialaj temoj dum kvar tagoj. Dum la jardekoj, la Open Ohr festivalo akiris reputacion de unika ekzemplo de sukcesa junularkultura laboro.

Krom la forumoj, la teatraj respektive kabaredaj spektakloj kaj la koncertoj, jam de multaj jaroj ankaŭ ekzistas infanprogramo. Dum kvar tagoj oni povas spekti ĉirkaŭ 300 geartistojn de muziko, teatro, kabaredo kaj agada arto; multaj okazas paralele.

Temoj[redakti | redakti fonton]

La temo ŝanĝiĝas ĉiujare:

La titolo de la 31a Open Ohr festivalo en 2005 estis: "Aktsigno XX nesolvita - pri malgrandaj kaj grandaj diferencoj. Virinoj - Kio (ne) estas atingita?"

La titolo de la 32a Open Ohr festivalo en 2006 estis: "Privata afero!"

La titolo de la 33a Open Ohr festivalo en 2007 estis: "Timi... timigas."

La titolo de la 34a Open Ohr festivalo en 2008 estis: "Pri la konsumo kaj aliaj necesoj."

La titolo de la 35a Open Ohr festivalo en 2009 estas: "Ĉielo, pugo kaj tvirno" (germana sakraĵo). La temoj estas kredo, religio kaj ideologio.

Laŭ la organizantoj, ili prezentas ĉiujare ĉirkaŭ 100 gereferantojn el kampoj de politiko, kulturo, scienco kaj ekonomio.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • openohr.de - Oficiala retpaĝo
  • myspace.com/openohr - Retpaĝo de la Freie Projektgruppe kun permanente aktualigitaj informoj pri la venonta festivalo kaj antaŭaj aranĝoj
  • Open-Ohr-Verein - Ĉiuj informoj pri la Open Ohr asocio