OpenOffice.org
El Vikipedio
| Tiu ĉi artikolo temas pri la ofica programaro "OpenOffice.org", aŭ mallonge OOO. La mallongigo ankaŭ servas por la rusa vorto "Общество с ограниченной ответственностью", la formo de societo kun limigita respondeco en Rusio. |
|
OpenOffice.org Writer (versio 3) |
|
| Lasta stabila versio: | 3.0.0 / 13-a de oktobro 2008 |
|---|---|
| Lasta testa versio: | 3.0.1 EK 2 / 14-a de januaro 2009 |
| Operaciumo: | plursistema |
| Lingvo/j: | ankaŭ Esperanto |
| Programtipo: | ofica programaro |
| Licenco: | GNU LGPL |
| TTT-ejo: | http://www.openoffice.org/ |
OpenOffice.org estas ofica programaro, simila al "Microsoft Office" (t.e. Word, Excel, Power Point, Access, ktp) sed OpenOffice.org estas libera kaj malfermit-koda programaro. Por uzantoj, tio signifas, ke ĝi estas senpage disponebla al ĉiuj, por instali tiom da fojojn en tiom da komputiloj, kiom oni volas. Por programistoj, tio signifas ke iu ajn rajtas kaj povas modifi kaj reeldoni la programaron. Kaj la permesilo kun kiu ĝi estas eldonata signifas, ke ĝi ĉiam estos tia -- senpaga, libera por ĉiuj.
En decembro de 2004, nova "eta" versio eldoniĝis, nomita 1.1.4. Ĝi havis neniujn novajn funkciojn kompare kun 1.1.3, sed multe da korektoj (da sencimigoj). La nova versio, la 2.3, aperis (komence nur en angla lingvo) en marto 2008. Uzantoj de la programaro antaŭĝojis tiun version, ĉar ĝi estus pli kongrua kun Microsoft Office.
Enhavo |
[redakti] Elementoj
OpenOffice.org inkluzivas i.a. dokumentoredaktilon (Writer), kalkultabelilon (Calc), prezentilon (Impress), datumbaz-manipulilon (Base), desegnilon (Draw) kaj formulilon (Math).
[redakti] OpenOffice.org kaj Esperanto
Esperantan version de OpenOffice.org estas kreanta internacia skipo, sub projekto aŭspiciata de UEA.
La Esperanto-versio estas preparata de internacia teamo, gvidata de Joey Stanford kaj Tim Morley kaj estas la sola reta projekto rekte aŭspiciata de UEA. La tradukskipo kunlaboras kun la E@I-projekto Komputeko rilate tradukojn de prikomputilaj terminoj.
La Esperanto-versio estas fintradukita, sed ankoraŭ mankas tralego.
[redakti] Esperantigo de la moduloj
La tradukskipo uzas tradukitajn nomojn por la diversaj partoj de la programaro, sed lasis "OpenOffice.org" netradukita.
- Writer -> Verkilo
- Calc -> Tabelkalkulilo
- Impress -> Prezentilo
- Draw -> Desegnilo
- Math -> Matematikilo
- Base -> Datumbazilo
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
- http://eo.openoffice.org/index.html (Esperante)
- Instalado de ĉapelilo kaj literumilo klarigita de Bertilo Wennergren.
- liberafolio.org: Iom post iom pretiĝas traduko de OpenOffice.org

