Operaco "Homlupo"
Operaco "Homlupo" (germane Aktion Werwolf, pole akcja Wilkołak) – ekstermiga-deportada agado farita de germanoj en Zamość-regiono junie kaj aŭguste 1943, dum kiu oni deportis de 30 ĝis 60 mil polojn de 171 vilaĝoj. La deportadoj kadre de la operaco Werwolf estis la plej brutalaj agadoj de germana administrado sur tiu ĉi teritorio kaj celis tutan "purigon de la teritorio" de poloj por la germana kaj ukraina koloniismo.
Celo de la operaco
La operaco estis praktika realigo de la nazia plano Generalplan Ost, celanta akiron de "vivada spaco" por germanoj. Ties celo estis tuteca deportado de pola loĝantaro de la teritorio de Zamość-regiono kaj ĝia setligo fare de la germanoj. La operaco estis la tria laŭvice provo de germana koloniismo de tiu ĉi teritorio, farita dum la okupado. Setliĝintaj de germanoj vilaĝoj estis plue ĉirkaŭotaj per zono de lokoj enloĝataj de ukrainoj (agado Ukraineraktion) kaj de volksdeutsche. Ili estis formotaj protektan zonon, ĉirkaŭfermante "la rason de la sinjoroj" de eventualaj atakoj de polaj partizanoj.
Bibliografio
- Czesław Madajczyk: Zamojszczyzna – Sonderlaboratorium SS. Warszawa 1977.
- Jacek Wołoszyn: Reakcja prasy konspiracyjnej na wydarzenia w Zamojskiem z lat 1942-1943 (Reago de konspira gazetaro pri eventoj en Zamość-regiono el la jaroj 1942-1943), „Pamięć i Sprawiedliwość” (Memoro kaj Justeco) N-ro 2 (2)/2002, Instytut Pamięci Narodowej.
- Zygmunt Klukowski: Zamojszczyzna 1918-1943 (Zamość-regiono 1918-1943) ISBN 978-83-88288-92-0.
Eksteraj ligiloj
- Janusz Jasiński: Martyrologia Zamojszczyzny. Martireco de Zamość-regiono
- Bitwa o Zamojszczyznę Batalo pri Zamość-regiono
- Zdjęcia do filmu dokumentalnego „Pacyfikacja Zamojszczyzny” z 2005 Fotoj por dokumenta filmo "Ekstermigado de Zamość-regiono" de 2005
- Biuro Edukacji Publicznej IPN: „Polacy wypędzeni”, Zamość 2003 Oficejo de Publika Edukado de Instituto pri Nacia Memoro
- Małgorzata Gliwa, Tomasz Bereza: „Tylko dla Niemców” ("Nur por germanoj"), Nasz Dziennik, 2009-10-01