Operaco Ŝirma Marĝeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotokunmetaĵo de la konflikto
Interno de tunelo de Hamaso en Gazao. Fotografio de 2009.

La Operaco Ŝirma Marĝeno (hebree: מִבְצָע צוּק אֵיתָן, Mivtzah Tzuk Eitan, laŭvorte. ‘Operaco Solida Krutaĵo’) estas militista operaco entreprenita de la armeo de Israelo en la Gaza-strio ekiĝinta la 8-an de julio 2014 kadre de la israel-palestina konflikto. Israelo asertas ke la ununura celo de la operaco estas ataki Hamason, la organizo kiu regas la Strion post venko en la balotado de 2006, kaj finigi la atakojn per raketoj kontraŭ Israelo. Aliflanke, la Movado de Islama Rezistado Hamaso lanĉis raketojn kontraŭ Israelon konteste al la misiloj de la Aera Israela Armeo kontraŭ la Gaza-strio kun la celo ataki Hamason, kiuj ankaŭ kaŭzis la morton al palestinaj civiluloj.

La Palestina Ŝtato kaj diversaj organizoj por la homaj rajtoj akuzis Israelon je entreprenado de nediskriminacia atako kontraŭ ĉiuj palestinanoj. La operaco ankaŭ estas la plej granda okazinta kontraŭ Gazao ekde la Operaco Defenda Sojlo en 2012.

La operaco sekvas ĉenon de okazintaĵoj kiuj inkluzivas la forkapton kaj murdon de tri israelaj adoleskuloj okazinta en israela kolonio de Cisjordanio en junio 2014. Israelo kulpigis Hamason, kredinte ke la akuzitoj je la forkapto kaj murdo estis Hamasanoj. Tamen, Hamaso respondis ke ĝi ne respondecas pri la afero. La israela reago estis la okazigado de nediskriminaciaj kontroloj en la distrikto kie okazis la forkapto. Ĉi tiuj agoj okazigis plurajn vunditojn kaj la murdon de du palestinaj infanoj fare de la israela armeo. Dum la etoso plu streĉiĝis, la murdo de Mohamed Abu Ĥdeir, palestina adoleskulo, pli komplikigis la situacion, okazigante malordon, protestojn de israelanoj kaj palestinanoj kaj pliiĝon de la raket-lanĉoj inter Israelo kaj Gazao. La polico de Israelo deklaris ke Hamaso ne estis la respondeculo de la morto de la tri adoleskuloj.

Ekde la komenco de la bombadoj de Israelo sur la Gaza-strion, mortis multaj civiluloj, inter ili, granda kvanto de inoj kaj infanoj. La cifero superas la 1700 mortintojn. La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por la Kunordigado de Humanitaraj Aferoj kalkulis ke je la 17a de julio, 77% el ili estis civiluloj. Laŭ la Ministerio pri Sano de Gazao, ĉirkaŭ 3.000 palestinanoj estis vunditaj. Ĝis la 23a de julio, ĉirkaŭ 2.160 raketoj estis lanĉitaj al urboj de Israelo kaj ĉi lasta lanĉas preskaŭ 2.000 kontraŭ la Strion.

La israela registaro asertis ke la pereo de civiluloj okazas ĉar Hamaso uzas ilin kiel «homŝildojn». Ĝi ankaŭ diris ke ĝi celas «senmilitistigi» la Strion.