Operaco Northwoods

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Publikigita dokumento de Operaco Northwoods [1]

Operaco Northwoods (angle Operation Northwoods) estis usona sekreta plano, kiun ellaboris en 1962 la generalstabo de Pentagono kaj estis prezentita la 13-an de marto 1962 al prezidento John F. Kennedy. Krom Operation Mongoose, tiu plano entenis larĝigon de kaŝita operaco de Usono kontraŭ Kubo. Oni planis kulpigi sistemon de Fidel Castro per aranĝitaj teroratakoj kontraŭ civila aera kaj ŝipa trafiko ene de Usono, disvastigo de falsaj informoj. Tiel oni volis eksciti la publikon por apogo de invado je Kubo. Male al Mongoose, Northwoods neniam estis realigita, ĉar Kennedy rifuzis ties aprobon. La planado okazis jam dum prezidento Eisenhower, la dokumenton subskribis Lyman L. Lemnitzer, prezidanto de Unuiĝinta stabĉefaro kaj pli poste ĉefkomandanto de NATO en Eŭropo, same la brigada generalo William Craig. La dokumentoj publikiĝis post tridekjara sekretigo en 1997/98 danke al Freedom of Information Act.

Ĉar oni volis paffaligi aviadilon plenan kun senkulpaj civitanoj, oni uzis tiun planon por disvastigi konspiran teorion pri teroratakoj de 11-a de septembro 2001. La ekzisto de la plano iĝis pruvaĵo je tio, ke la ŝtato ne rifuzas la penson, murdi siajn civitanojn por propraj celoj.

Ligiloj