Operejo de Sidnejo
Operdomo de Sidnejo | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Lando | Aŭstralio | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | i | |
Fonto | 166 | |
Regiono** | Aŭstralio | |
Geografia situo | 33° 51′ 25″ S, 151° 12′ 54″ O (mapo)-33.857058151.214897Koordinatoj: 33° 51′ 25″ S, 151° 12′ 54″ O (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 2007 (31-a sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
La Operdomo de Sidnejo estas konstruaĵo por opero kaj alia muziko en Sidnejo (Aŭstralio).
La plano por krei operdomon en Sidnejo ekestis en 1955. Oni kreis internacian konkurson por arkitektoj. La gajninta plano estis tiu de la Dano Jørn Utzon, kiu kreis spektaklan konkopatronon.
La konstuado komence estis iom problema, sed finfine ĝi ja okazis. Utzon tamen en la daŭro de la konstuado rezignis pri la afero kaj neniam plu estis en la konstruaĵo.
La operdomon malfermis reĝino Elizabeto la 2-a en 1973. Ĝi troviĝas ĉe Bennelong Point, proksime de haveno kie antaŭe estis remizo de tramo.
La konstruaĵo ne nur enhavas opersalonon, sed ankaŭ tri aliaj koncertejoj, restoracioj kaj trinkejoj.
Ekde ĝia malfermo, la Operdomo de Sidnejo estas simbolo de la urbo. En junio 2007 la konstruaĵo estis rekonita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO
Eksteraj ligiloj
- Sydney Opera House - Oficiala retejo (en la Angla)
- 360° Panoramofoto