Operejo je Halle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Operejo je Halle
Operejo
operejo [+]

Koordinatoj51° 29′ 12″ N, 11° 58′ 17″ O (mapo)51.486611.9715Koordinatoj: 51° 29′ 12″ N, 11° 58′ 17″ O (mapo)
Poŝtkodo06108 [+]

Operejo je Halle (Saksio-Anhalto)
Operejo je Halle (Saksio-Anhalto)
DEC
Map
Operejo je Halle
Vikimedia Komunejo:  Opernhaus Halle [+]
vdr
La teatrejo en 1900 kun la impona kupolo; antaŭe la promenejo

En la Urba Teatrejo de Halle ĉe Saale malfermita en 1886 (konstruita laŭ koncepto de arĥitekto Heinrich Seeling), nun troviĝas la Operejo je Halle. Je la momento de sia malfermiĝo la teatrejo estis Laŭ teknika vidpunko krom la Budapeŝta Ŝtata Operejo la teknike plej moderna teatrejo de Eŭropo. En ĉi tiu domo okazis en 1914 post transpaso de la limdato de ekskuziveco la unua prezentado de la opero Parsifal de Richard Wagner en Germanujo ekster Bayreuth.

Operejo je Halle

La 31-an de marto 1945 bombaviadiloj ruinigis dum usona-angla aeratako la domon, aparte grave ili difektis la scenejodomo. Estrate de Kurt Hemmerling oni rekonstruis la domon kaj stukis ĝin tre modeste. Oni rezignis la rondarkajn fenestrojn en la supera etaĝo, anstataŭe oni enkonstruis rektangulajn fenestropordojn. La triangulaj gabloj perdis siajn plastikajn ornamaĵojn kaj gablosurmetaĵojn. La spektantejo ŝanĝiĝis plejparte. Oni novkonstruis la scenejodomon, rezigne la antaŭajn volumon, fasadon kaj kupolon. Kiam la preskaŭ komplete novigita teatrejo en 1951 denove funkciis, ĝi nomiĝis ĝis 1992 teatrejo de paco. Dum la solena malfermado eksonis la opero Fidelio de Beethoven. Sekvis ampleksaj modernigoj de la operejo, kiuj finiĝis en 1968.

Scenaranĝisto Rudolf Heinrich, reĝisoro Heinz Rückert, orkestrodirektisto Horst-Tanu Margraf kaj dramaturgino Waldtraut Lewin decide stampis en la 1950-aj jaroj sur la kampo de opero ekzemple per Ezio, Radamisto, Poro, Rinaldo la Händel-Festivalojn de Halle. Alia florepoko de la prizorgo de Händel-muziko okazis sub ĉefmuzikestro Christian Kluttig kaj reĝisoro Peter Konwitschny en la 1980-aj jaroj.

Ekde la 1-a de januaro de 1992 la domo fariĝis Operejo de Halle, kiu limiĝis sur ĉiuj fakoj de muzikteatro. Iom post iom oni sanigis kaj rekonstruis la domon. La suda fasado pretiĝis proksimume 2000, la orienta fasado havas ekde 2011 ree sian originan aspekton. Dum la venontaj jaroj oni volas rekonstrui la okcidentan fasadon kun teraso kaj surkonstrui kiel eble laŭstilan novan kupolon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]