Opero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Opera
La Operejo Garnier'a de la Pariza Opéra, unu el la plej famaj operejoj de la mondo

Opero estas arta ĝenro, en kiu kantistoj kaj muzikistoj prezentas draman verkon kiu kombinas tekston (libreton) kaj partituron, kutime en teatra konteksto. Opero asimilas multajn el la elementoj de parolata teatro, ekzemple aktoradon, dekoraciojn, kaj kostumojn, kaj fojfoje inkludas dancojn. La prezento estas tipe donata en operejo, akompanate de orkestro aŭ pli malgranda ĉambra muzikistaro.

Opero estas parto de la okcidenta klasikomuzika tradicio. Ĝi komenciĝis en Italio ĉe la fino de la 16-a jarcento (la perdita Dafne de Jacopo Peri, prezentita en Florenco en 1598) kaj baldaŭ disvastiĝis tra la resto de Eŭropo: Schütz en Germanio, Lully en Francio, kaj Purcell en Anglio, ĉiu helpis establi siajn naciajn tradiciojn dum la 17-a jarcento. En la 18-a jarcento, itala opero daŭre dominis la plimulton de Eŭropo, krom Francio, kiu altiris eksterlandajn komponistojn kiel ekzemple Händel. Opero seria estis la plej prestiĝa formo de itala opero, ĝis Gluck reagis kontraŭ ĝia arteco kun siaj "reformaj" operoj en la 1760-aj jaroj. Nuntempe la plej fama homo pri 18-a-jarcenta opero estas Mozart, kiu komencis kun opero seria sed estas plej fama pro siaj italaj komikaj operoj, aparte La Geedziĝo de Figaro (Le Nozze Di Figaro), Don Juan, kaj Così fan tutte, same kiel La Sorĉfluto (Die Zauberflöte), orientilo en la germana tradicio.

La unua triono de la 19-a jarcento alportis la altpunkton de la belkanta stilo, kun Rossini, Donizetti kaj Bellini; ĉiuj kreis verkojn kiuj daŭre estas prezentitaj nuntempe. Ĝi ankaŭ alportis la aperon de granda opero, karakterizita per la verkoj de Auber kaj Meyerbeer. La meza-ĝis-malfrua 19-a jarcento estis "ora epoko" de opero, gvidata kaj dominata de Richard Wagner en Germanio kaj Verdi en Italio. La populareco de opero daŭris tra la Verisma epoko en Italio, kaj nuntempa franca opero trae al Puccini kaj Richard Strauss en la frua 20-a jarcento. Dum la 19-a jarcento, paralelaj operecaj tradicioj aperis en centra kaj orienta Eŭropo, precipe en Rusio kaj Bohemio. La 20-a jarcento portis multajn eksperimentojn kun modernaj stiloj, kiel ekzemple atonaleco kaj seria muziko (Schönberg kaj Alban Berg), novklasikismo (Stravinskij), kaj minimalismo (Philip Glass kaj John Adams). Kun la alveno de registrada teknologio, kantistoj kiel ekzemple Enrico Caruso koniĝis de spektantaroj preter la cirklo de oper-adorantoj. Operoj ankaŭ estis prezentataj per (kaj skribitaj por) radio kaj televido.

Deveno

Claudio Monteverdi en 1640

La vorto opera signifas "laboro" en la itala lingvo (ĝi estas pluralo de la latina vorto opus kun la signifo "verko" aŭ "laboro") kaj sugestas kombino de la artoj de soloa kaj korusa kantado, deklamado, aktorado kaj dancado en enscenigata spektaklo. Dafne, farita de Jacopo Peri, estis la plej frua kompono kiu konsideriĝas kiel opero nuntempe. Ĝi estis ellaboro de intermedio, ofta amuzaĵo de Eŭropaj kortegoj. Ĝi estis skribita ĉirkaŭ 1597, kun libreto de Ottavio Rinuccini (1562–1621), plejparte je la inspiro de elita grupo de kleraj florencaj humanistoj kiuj kunvenadis kiel la Camerata de' Bardi. Signife, Dafne estis provo revivigi la klasikan grekodramon, kaj parto de la pli larĝa reanimado de antikveco, karakterizaĵo de la Renesanco. La membroj de la Camerata pripensis ke la korusaj partoj de grekaj dramoj estis origine kantataj, kaj verŝajne eĉ la tuta teksto de ĉiuj roloj; opero estis tiel elpensita kiel maniero de "reestigado" de tiu aranĝo. Dafne estas bedaŭrinde perdita. Pli posta laboro de Peri, Euridice (1600), estas la unua opera partituro kiu travivis al la nuntempo. La honoro esti la unua opero kiu ankoraŭ ofte prezentiĝas, aliflanke, apartenas al L'Orfeo de Claudio Monteverdi, komponita por la kortego de Mantuo en 1607. La Mantua kortego de la Gonzaga-oj, la dungantoj de Monteverdi, ludis signifan rolon en la elpenso de opero. Ili dungis ne nur kortegajn kantistojn el la concerto delle donne (ĝis 1598), sed ankaŭ unu el la unuaj faktaj "operkantistoj", Madama Europa.

Voĉoj

Opereca voĉtekniko evoluis, dum la tempo antaŭ elektronikaj laŭtparoliloj, por permesi al kantistoj la produkton de sufiĉe da laŭto por aŭdiĝi super orkestro, sen ke la instrumentistaro devus ege malpliigi sian fortecon.

Kategorioj

Kantistoj, kaj iliaj roloj, estas klasifikitaj per registro, surbaze de la tesituro, facilmoveco, potenco kaj sonkoloro de siaj voĉoj. Masklaj kantistoj povas esti klasifikitaj per alto, kiel baso, baso-baritono, baritono, tenorokontratenoro, kaj kantistinoj kiel aldo, mezosopranosoprano. (Viroj foje kantas en la "ina" registro, en kiu kazo ili estas nomataj sopranisto aŭ simple kontratenoro. La kontratenoro estas ofte trovata en opero, foje kantante rolojn origine skribitajn antaŭ la 20-a jarcento por kastritoj – viroj kastritaj en juna aĝo specife por doni al ili pli altan voĉon.) Kantistoj estas plue klasifikitaj per grandeco aŭ pezo – la perceptata facilmoveco kaj sonkoloro. Ekzemple, soprano povas esti priskribita kiel lirika soprano, koloratursoprano, subreto, spinto, aŭ drama soprano. Tiuj esprimoj, kvankam ne plene priskribantaj voĉojn, kunligas la voĉon de iu ajn kantisto kun la roloj plej taŭgaj al la voĉaj karakterizaĵoj de la kantisto.

Ankoraŭ alia subklasifiko povas fariĝi laŭ aktoradaj kapabloj aŭ postuloj, ekzemple la bassa buffobaso komika kiu ofte devas esti specialisto je babilado, kaj ankaŭ kompententa komika aktoro. Tio estas aranĝita detale en la Fach-sistemo de germanlingvaj landoj, kie historie operoj kaj parolataj dramoj estis ofte prezentataj de la sama trupo.

La voĉo de iu ajn kantisto povas ŝanĝiĝi draste dum ŝlia vivdaŭro, malofte atingante maturecon antaŭ la mezo de la tria jardeko, kaj foje ne antaŭ mezaĝo. Du francaj kantovoĉoj, première dugazon kaj deuxième dugazon, estis nomitaj laŭ sinsekvaj etapoj en la kariero de Louise-Rosalie Lefebvre (Mme. Dugazon). Aliaj esprimoj kiuj devenis de la stelula sistemo de la parizaj teatroj estas baryton-martin (el Jean-Blaise Martin) kaj falcon (el Cornélie Falcon).

Roloj

Emilio de Marchi, tenoro, rolis kiel Cavaradossi en Tosca

La soprana voĉo estas tipe uzata por la ina protagonisto de la opero, ekde la lasta duono de la 18-a jarcento. Pli frue, tiun rolon ofte kantis iu virina voĉo, aŭ eĉ kastrito. La nuntempa emfazo je larĝa registro estis ĉefe produkto de la klasika erao. Antaŭ tio, la voĉa virtuozeco, kaj ne la plej granda intervalo, estis la prioritato; sopranaj roloj malofte grimpis super alta A, aŭ a''/A5 (Handel, ekzemple, nur skribis unu rolon kiu postulis altan C [c'''/C6]), kvankam la kastrito Farinelli asertite posedis altegan D, aŭ d'''/D6 (lia malalta registro ankaŭ estis bonega, kaj atingis al basa C aŭ c/C3). La mezosoprano, esprimo de relative lastatempa origino, ankaŭ havas grandan repertuaron, ekde la ina ĉefrolo en Dido kaj Eneo de Purcell ĝis tiaj grandaj roloj kiel Brangäne en Tristano kaj Izoldo de Wagner (kvankam tiujn rolojn foje kantas sopranoj; ekzistas multe da moviĝado inter tiuj du kategorioj). Por la vera aldo, la nombro de roloj estas pli malgranda, kiu kaŭzis la anglalingvan ŝercon ke aldoj nur kantas kiel "witches, bitches, and britches" ("sorĉistinoj, virinaĉoj, kaj pantalonoj"). En la lastaj jaroj multaj el la "pantalonroloj" de la baroka erao, origine skribita por virinoj aŭ por kastritoj, estas transdonataj al kontratenoroj.

La tenoro, de la klasika epoko pluen, ricevis tradicie la rolon de maskla protagonisto. Multaj el la plej malfacilaj tenororoloj en la repertuaro estis skribitaj dum la belkanta epoko, kiel ekzemple la sekvenco de naŭ C-oj super meza C, en La fille du régiment de Donizetti. Kun Wagner venis emfazo je voĉa fortiko por liaj ĉefroloj, kun tiu voĉa kategorio priskribata kiel Heldentenor; tiu ĉi "heroa voĉo" havis pli italeca ekvivalento en tiaj roloj kiel Calaf en Turandot de Puccini. Basoj havas longan historion en opero, uzitaj en operoseria por flankroloj, kaj foje por komika senpezigo (kaj ankaŭ por kontrasto al la troeco de altaj voĉoj en tiu ĝenro). La basa repertuaro estas larĝa kaj multfaceta, ekde la komedio de Leporello en Don Juan ĝis la nobleco de Wotan en la Ringo de la Nibelungo de Wagner. Inter la baso kaj la tenoro estas la baritono, kiu ankaŭ varias je pezo, ekde Guglielmo en Così fan tutte de Mozart, ĝis Posa en Don Carlos de Verdi; fakte la vorto "baritono" ne estis norma antaŭ la mezo de la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ

Famaj komponistoj de operoj

Famaj kantistoj

Famaj operoj