Portovino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Home terasigitaj vinber-donaj montoj de la Doŭro-valo provizantaj vinberojn por oporta vino

OportoPortvino estas vino el la regiono (de) Porto, en norda Portugalio. Ĝia ĉefa karaktero estas ricevi brandon dum la fermentado. Tiel oni haltigas ĝin kaj parto de la uva sukero ne iĝas alkoholo.

Ekde la antikveco estis vinfarado en la regiono de rivero Doŭro, sed nur en la dua duono de la 17-a jarcento, pro elvendado al eksterlando, aperis la nomo Oporto por vinoj de tiu regiono. Tiu elvendado okazis kiam Britio kaj Nederlando ekrivalis al Francio pro kontrolo de la Norda Maro kaj haltigis la aĉetadon de vino de Bordozo. En 1703 Portugalio kaj Britio subskribis la "Interkonsenton pri Teksaĵoj kaj Vinoj", kiu permesis al Britio elvendi teksaĵojn al Portugalio sen impostoj, kaj al Portugalio elvendi vinon al Britio sen impostoj. Kompreneble Britio ne produktas vinon... En la 18-a jarcento, Britoj akuzis Portugalojn pri adulto de l' vino kaj haltigis aĉetadon; pro tio, la Portugala registaro, en 1756, kreis leĝojn pri la pureco de Oporto, kaj oni permesis elsendi al Britio nur la plej bonajn vinojn. En la 19-a jarcento okazis morboj en plantejo, kaj oni ekfaris ŝanĝojn por plibonigi la plantadon. Tio estis la fino de la "klasika" periodo de Oporto kaj la ekesto de la "nuntempa" periodo. En tiu periodo aperis French Ports, Hamburg Ports kaj Tarragona Ports, similaĵoj malpli kostaj celantaj la Britan merkaton, kondukis la regionon (de) Doŭro al mizero.

La 10-an de majo 1907, João Franco dekretis regularon por Oporto simila al tiu de la 17-a jarcento. Li rezervis la nomon Oporto al vinoj generosos (vinoj kun brando) de la regiono (de) Doŭro, kun alkoholeco de minimume 16,5º (gradoj). Kelkaj ŝanĝoj estis necesaj kaj en la 27-a de novembro 1908 estis dekretitaj la leĝoj pri Oporto, kiuj restis preskaŭ sen ŝanĝoj ĝis 1986.

En 1995, fine, ekestis la aktualaj leĝoj pri Oporto. Laŭ ili, Oporto estas regiona origina marko por vinoj kun brando, kaj aliaj fajnaj vinoj de la regiono ricevas la nomon vqprd ("kvalita produktita en difinita regiono").