Opole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oppeln)
Opole
germane: Oppeln

Flago

Blazono

Flago Blazono
Fotomontaĵo
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
Opole (Pollando)
Opole (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Opola
Provinco Opolio
Distrikto-rajta Jes
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 267000
Fondita en 1217
Urborajtoj Antaŭ 1217
Koordinatoj 50° 40′ N, 17° 56′ O (mapo)50.66666666666717.933333333333Koordinatoj: 50° 40′ N, 17° 56′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 176 m
Areo 96,2 km²
Loĝantaro 127387 (en 2021)
Loĝdenso 1 324 loĝ./km²
Poŝtkodo 45-001 do 45-910
Telefona antaŭkodo (+48) 077
Aŭtokodo OP
TERYT 1661011
Estro Arkadiusz Wiśniewski
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro ul. Rynek
Retpoŝto de estraro urzad@um.opole.pl
Poŝtkodo de estraro 45-015
Telefono de estraro (+48) 077 45 11 800
Fakso de estraro (+48) 077 54 11 322
Poŝto de estraro urzad@um.opole.pl
Ĝemelaj urboj (Litovio) Alytus
(Germanio) Bonn
(Ĉeĥio) Bruntál
(Italio) Carrara
(Francio) Grasse
(Finnlando) Kuopio
(Germanio) Potsdamo
(Usono) Roanoke
(Hungario) Székesfehérvár
Komunuma retejo http://www.opole.pl
vdr

Opole (pole Opole; germane Oppeln; ĉeĥe Opolí) estas urbo en la sudokcidento de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 127 387 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 1324 homoj/km². La urbo estas la sidejo de okcidentslavaj opolanoj (kies duko el la linio de Piastoj Władysław Opolczyk fondis en 1382 monaĥejon de paŭlanoj sur Jasna Góra en Częstochowa). Ĉefurbo de silezia princlando Opolo respektive Opolo-Ratiboro, poste transprenita de Reĝlando Prusio kaj ĝis 1945 apartenanta al Germanio. Temas pri unu el historiaj ĉefurboj de Supra Silezio kaj unu el ties plej malnovaj urboj. Etimologie la nomo en slavaj lingvoj signifas najbaran komunumon. Situante meze de la regiono Supra Silezio kaj borde de la rivero Odro, la urbo estas la administra centro de provinco Opolio.

Opole situas inter la urboj Vroclavo (pole Wrocław, germane Breslau) kaj Katowice (germane Kattowitz) kaj estas centro de germanlingva minoritato de la lando. Krome ĝi ankaŭ estas sidejo de katolika diocezo, do havas katolikan episkopon. En Opole troviĝas universitato (kun la unua fakultato pri katolika teologio de Pollando), teknika universitato, altlernejo pri arto kaj muziko kaj pluraj sciencaj institutoj.

Honoraj civitanoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Aliaj personoj ligitaj kun la urbo

Esperanto en Oppeln[redakti | redakti fonton]

Unua Esperanto-klubo estis fondita en 1908. En 1919 en Opole esperantistiĝis fratoj Fethke: Stephan (* Danzig 1901), Jan (* Oppeln 1903) kaj Edmund (* 1905). La familio Fethke translokiĝis al Bydgoszcz/Bromberg en 1921. Krome aktivis esperantistino Elżbieta Solak.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

vojmontriloj al la partneraj urboj de Opole

Krome la provinco Opolio ekde februaro 1996 havas partnerajn rilatojn al la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio.


Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]