Opuŝko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Opuŝko
ruse Опушки
ukraine Опушки
krime-tatare Tolban
Apartenas al: Simferopola distrikto, Mazanka komunumo
Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 17′ O (mapo)44.95194444444434.288055555556Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 17′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~540 m
Areo: 0,175 km²
Loĝantaro: 103 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97532
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Tolban (ĝis 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Opuŝko (Krimeo)
Opuŝko (Krimeo)
DMS
Opuŝko
Opuŝko
Opuŝko
Situo de Opuŝko sur la mapo de Krimeo
Opuŝko (Simferopola distrikto)
Opuŝko (Simferopola distrikto)
DMS
Opuŝko
Opuŝko
Opuŝko
Situo de Opuŝko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Mazanka komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Opuŝko (ruse Опушки, ukraine Опушки, krime-tatare Tolban) estas sufiĉe nova vilaĝo en la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 103 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la orienta parto de la Simferopola distrikto sur la nordaj ekstremaĵoj de la Dolgorukova altebenaĵo proksime al la rivero Beŝtereko ĉirkaŭ 11 kilometrojn oriente de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Solovjovko (situanta tuj prosikme, ĉirkaŭ 300 metrojn oriente), Lesnoselo (situanta ĉirkaŭ 1,2 kilometrojn norde) kaj Lazarevko (situanta ĉirkaŭ 2 kilometrojn sude).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas relative nova. Plej verŝajne ĝi aperis en la 1930-aj jaroj, ĉar la unua dokumentita mencio pri ĝi aperis nur en la jaro 1948 (kiam post la deportado de la krime-tatara popolo per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la loĝloketo estis ŝanĝita de Tolban al Opuŝki[2] (la rusa nomo Opuŝki signifas laŭvorte arbaraj kampetoj).

En la jaro 1967[3] en la vilaĝo estis organizita samnoma porinfana kontraŭtuberkuloza sanatorio[4].

La 16an de septembro 2009 la parlamento de Ukrainio ŝanĝis la statuson de la loĝloko Opuŝko, farinte ĝin vilaĝo[1].

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1989 — 201 homoj
  • 2001 — 103 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 103 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias la saman nombron[3]). La areo de la vilaĝo estas 17,46 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 48[3].

La ĉefa ekonomia entrepreno de la vilaĝo estas la samnoma porinfana kontraŭtuberkuloza sanatorio[4].

Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Oficialaj informoj pri Opuŝko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-06.
  2. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-12-06.
  3. 3,0 3,1 3,2 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Mazanka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-06. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "w" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  4. 4,0 4,1 Informoj pri la sanatorio «Opuŝko» (ruse). catalog-sanatoriev.com. Arkivita el la originalo je 2013-12-12. Alirita 2013-12-06.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje