Orăștie
Orăștie [oreŝtie] (hungare: Szászváros [sasvaroŝ], germane: Broos) estas urbo en Rumanio sudoriente de Deva.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 Szászváros havis 7 672 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj, ciganoj); en 1992 24 174 (rumanoj, 2,6% hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝia unua mencio skriba estis en 1224; en 1332 ĝi estis ekleziejo. En la 11-a kaj 12-a jarcentoj tie loĝis sikuloj, kiuj plulokiĝis orienten, kaj alvenis saksoj anstataŭ ili. En 1324 ĝi estis jam urbo. En 1582 tie aperis unu el la plej fruaj rumanaj tradukaĵoj de la Malnova testamento per literoj cirilaj: Palia de la Orăștie. En 1663 Apafi la 1-a, landestro de Transilvanio, fondis kolegion en la urbo, kiu fariĝis gimnazio en la 19-a jarcento. Ĝis 1919 Orăștie apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye).
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlando [redakti]
Iam tie loĝadis saksoj.