Orăștie (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en la distrikto Hunedoara. Por informoj pri la samnoma urbo, vidu la artikolon Orăștie.
Orăștie
ĉe la urbo Orăștie
rivero
Bazaj informoj
Situo distrikto Hunedoara
Longeco 47 km
Akvokolekta areo 399 km²
Averaĝa trafluo 2,0 m³/s
Fluo
Fonto Munții Șureanu, 45° 39′ 36″ N 23° 23′ 11″ O / 45.66000 °N, 23.38639 °O / 45.66000; 23.38639 (mapo)
- Alteco super marnivelo 1,659 m
Enfluejo ĉe Folt, 45° 52′ 48″ N 23° 10′ 57″ O / 45.88000 °N, 23.18250 °O / 45.88000; 23.18250 (mapo)
Altecodiferenco 1,464 m
Geografio
Trairataj urboj Grădiștea de Munte, Costești, Orăștioara de Sus, Orăștioara de Jos, Beriu, Orăștie
vdr

Orăștie [orəŝtije] (hungare Szászvárosvíz, laŭ la hungara nomo de la urbo Orăștie, aŭ simple Városvíz) estas rivero, maldekstra alfluanto de Mureș en Rumanio. Ĝi fontas en la montaro Munții Șureanu. Iom supre de Folt ĝi fluas en la riveron Mureș.

La supra parto de la rivero estas nomata ankaŭ Godeanu, la meza en la regiono de Grădiștea de Munte ankaŭ Grădiștea. Inter Costești kaj Beriu oni uzas ankaŭ la nomon Beriu. Ekde la kunfluo kun la rivero Sibișel ĝis la enfluo en Mureș lokanoj nomas la riveron simple Apa Orașului (= akvo de la urbo), kio rumane respondas al la hungara mallongigo de Szászvárosvíz al Városvíz (= urbo-akvo).