Ora Leono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Or-leono)
Ora Leono
kina premio
Organizanto Festivalo de Venecio
Sidejo Venecio
Lando Italio
Fondita en 1949
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Ora Leono (itale Leone d'Oro) estas la plej alta premio donita al filmo ĉe la Festivalo de Venecio. La premio estis kreita en 1949 fare de la organiza komitato kaj estas nuntempekonsiderata kiel unu el plej aprezataj premioj de la filma industrio. En 1970, oni kreis duan Or-Leonon, nome kiel honora premio por kinistoj kiuj faris gravajn kontribuojn al kino.

La premio estis kreita en 1949 kiel la Ora Leono de Sankta Marko (nome flugilhava leono kiu estis aperinta en la flago de la Venecia Respubliko).[1] Antaŭe, la ekvivalenta premio estis la Gran Premio Internazionale di Venezia (Granda Internacia Premio de Venecio), premiita en 1947 kaj 1948. Antaŭ tio, el 1934 ĝis 1942, la plej altaj premioj estis la Coppa Mussolini por Plej Bona Itala Filmo kaj or Plej Bona Eksterlanda Filmo.

Oni ne premiis Or-Leonojn el 1969 al 1979. Laŭ la oficiala retejo de la Festivalo, tiu interrompo estis rezulto de la fakto, ke en 1968 la Leonon ricevis la radikale eksperimenta Die Artisten in der Zirkuskuppel: Ratlos; la retejo diras, ke la premioj "ankoraŭ havis statuton el la faŝista epoko kaj povus ne kongrui kun la ĝenerala politika klimato. La 68a produktis rimarkindan rompon kun la pasinto."[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biennale Cinema History of the Venice Film Festival: The Forties and Fifties. La Biennale di Venezia (2008). Alirita 2008-05-28.
  2. Biennale Cinema History of the Venice Film Festival: The Sixties and Seventies. La Biennale di Venezia (2008). Alirita 2008-05-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]