Ora Tagiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ora Tagiĝo
flago
partio • porkrima organizaĵo
Komenco 1983 vd
Lando(j) Grekio vd
Sidejo Ateno
Ideologio

Novnaziismo • novfaŝismo • ultranaciismoEŭroposkeptikismo • Granda Ideo • protektismoantikomunismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Nikos Michaloliakos vd
Membro de Eŭropa Nacia Fronto vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ora Tagiĝo
Χρυσή Αυγή
Emblemo de Ora Tagiĝo
partio • porkrima organizaĵo
Lando  Grekio
Estro Nikolaos Miĥaloliakos (stato de somero 2012)
Fondiĝo novembro 1993
Lingvo(j) greka
Ĉefa sidejo Ateno
Ideologio Novnaziismo, novfaŝismo, ultranaciismo, Eŭroposkeptikismo, Granda Ideo, protektismo, antikomunismo
Retejo xrisiavgi.com
vdr

Ora Tagiĝo, greke Χρυσή Αυγή [ĥrisi avgi], estas novnaziisma, do dekstre ekstremisma politika partio en Grekio. Ĝi kiel politika partio ekzistas ekde novembro 1993 (kiel socia organizaĵo jam ekde la jaro 1985, sekve de samnoma gazeto "Ora Tagiĝo" kiu jam aperis ekde 1980), sed nur en la jaro 2010 internacie ricevis signifan atenton: En la komunuma baloto en novembro 2010 la partio en la grekia ĉefurbo Ateno ricevis 5,3 procentaĵojn de la balotaj voĉoj kaj de tiam havas unu reprezentanton en la urba parlamento. En la naciaj parlamentaj balotoj de majo 2012 la partio unuafoje ekreprezentiĝis en la grekia parlamento, per 21 parlamentanoj, kaj en la tuj sekva baloto de junio perdis tri parlamentajn seĝojn kaj do reprezentiĝas per 18 parlamentanoj.

Manifestacio de la ekstremdekstra naziismeca partio Ora Tagiĝo en 2012.

Partiestro ekde la fondo de la organizaĵo respektive partio estas Nikolaos Miĥaloliakos (Νικόλαος - aŭ pli mallonge Νίκος - Μιχαλολιάκος). Oficiale li estas ĝenerala sekretario de la partio, sed li instigas siajn subtenantojn nomi lin "αρχηγός" [ArĥiGOS], do "gvidisto". La 28-an de septembro 2013 li malliberiĝis pro akuzo pri fondo de krima organizaĵo, post kiam jam antaŭe en sia kariero li plurfoje post provokoj estis malliberigita.