Ora Korno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ora Korno (turke Haliç, greke Χρυσοκερας) estas kunfluejo, golfo en Istanbulo (Turkio), kiu dividas la urbon.

La kunfluon formis la du riveroj Alibeyköj szuju (Barbyzes) kaj Kiathane szuju (Cydaris). Ĉe la kunfluo, ĝi estas vere kornoforma.

Ĝi formas duoninsulon ĉe la Marmora maro, sur kiu setlis en la antikvo grekoj kaj fondis Bizancon. La golfo estas profunda, natura haveno, ties estis stacionigita eĉ la floto de la Bizanca imperio. Tiutempe oni certigis la enirejon de la golfo per ferma ĉeno kontraŭ la neatenditaj atakantoj. Tiu ĉeni interligis Konstantinopolon - konstruitan sur la duoninsulo - kun la Galata-fortikaĵo, ĉe norda parto de la golfo. La ĉeno ne helpis ĉiam, oni kelkfoje ĉirkaŭis aŭ simple tratranĉis ĝin (vidu ankaŭ Sieĝo de Konstantinopolo)

Kvankam jam Leonardo da Vinci planis en 1502 240 m longan ponton super la golfo, la unua konstanta ponto estis konstruita nur en 1836. La hodiaŭa malfermebla Galata-ponto (Galata Köprüsü) pretiĝis en 1994 preskaŭ sur loko de la unua konstanta ponto. Super la golfo hodiaŭ (2012) jam traarkas du pliaj pontoj.

Ĝis la 1980-aj jaroj, oni lasis nepurigitan malpurakvon en la kunfluejon.

La finŝipado de la golfo estas populara turisma programo.