Trisetum flavescens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ora aveno)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trisetum flavescens
Trisetum flavescens
Trisetum flavescens
Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida
Subklaso: Liliidae
Ordo: Poales
Familio: Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Genro: Trisetum
Specio: Lutea aveno
Trisetum flavescens
(L.) P.Beauv. 1812
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Trisetum flavescens, esperante ora aveno, estas malnovarkta specio de plantoj de la subfamilio de Pooideae.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Trisetum latine signifas tri harojn. Tri haroj estas du pintoj kun unu aristo en la ekstera paleo. Flavescens latine signifas igantan flava.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas staŭda. Ĝi altas 40–100 cm. Ĝia ligulo estas malgranda. Ĝiaj spiketoj konsistas el po 2-3 floroj kun longaj aristoj. Sub floroj estas malgrandaj haroj. Ĝi formas herbotufojn. Ĝi estas alogama.

Parazitoj[redakti | redakti fonton]

Skleroto de Claviceps purpurea kreskante sur semo de Trisetum flavescens

Ergoto fungo parazitas ĝian ovarion[1]. Tranzscheliella hypodytes, Puccinia graminis kaj Puccinia recondita parazitas ankaŭ Trisetum flavescens.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Les champignons parasites des plantes cultivées G. Viennot-Bourgin 1949

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Flore complète illustrée en couleurs de France de Suisse et de Belgique, Gaston Bonnier, 1934.
  • Flore descriptive et illustré de la France de la Corse et Contrées limitrophes, de Hippolyte Coste, 1937.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]