Ora buleo de 1222
La Ora buleo de 1222 estis Ora buleo, aŭ edikto, eldonita de la reĝo Andreo la 2-a de Hungario. Tiu estis devigita fare de siaj nobeloj akcepti la Oran Buleon (Aranybulla), kiu estis unu el unuaj ekzemploj de konstituciaj limoj kontraŭ la povoj de eŭropa monarko.[1] Tiu leĝo establis la rajtojn de la hungara nobelaro, inklude la rajtojn malobei la reĝon kiam li agadis kontraŭ la leĝaro (jus resistendi). La nobeloj kaj la eklezio estis liberaj el ĉiaj impostoj kaj ne povis esti devigitaj al milito ekster Hungario kaj ne estis devigitaj financi ĝin. Tiu estis ankaŭ historie grava dokumento ĉar ĝi starigis la principojn de egaleco por ĉiuj nobeloj de la nacio.[2] Oni kreis sep kopiojn de la edikto, unu por ĉiu el la jenaj institucioj: por la Papo, por la Templanoj, por la Johanitoj, por la reĝo de Hungario mem, por la eklezianaro kaj de Esztergom kaj de Kalocsa kaj por la palatino.
Referencoj
Bibliografio
- Kormos, Laszlo (4 October 2005) Hungary's Golden Bull of 1222. HUNSOR: Ungersk-Svenska Online Källor. Alirita 7 January 2010.
- Molnar, Miklos. (2001) A Concise History of Hungary. Cambridge University Press. ISBN 0-521-66142-0.
- Ronay, Gabriel. (1978) The Tartar Khan's Englishman. London: Cassel. ISBN 1-84212-210-X.
Eksteraj ligiloj
- Kompleta Teksto hungare