Ora buleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ora buleo de 1356)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ora buleo (apartigilo)
Ora buleo
manuskripto • ora buleo • leĝo
Aŭtoroj
Aŭtoro Imperia dieto, Diet of Metz (1356/57)
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 25-a de decembro 1356
Loko Nurenbergo
vdr

La Ora buleo estis mezepoka dokumento de Karolo la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, eldonita en Metz en 1356. Ĝi fiksis la elektadon de la imperiestro fare de la (tiam sep) princoj-elektistoj.

Priskribo kaj enhavo[redakti | redakti fonton]

Temas pri dokumento kun aneksita ora majesta sigelo kia normalis ĉe imperiestroj ekde la tempo de la Liudolfidoj. Temas kvazaŭ pri latinlingva konstitucio por la Sankta Romia Imperio: imperiestro Karlo ekpreparis ĝin ekde la imperia dieto de Nürnberg (10-a de januaro 1356) ĝis la dieto en Metz ĝi estis finfarita kaj taŭga por publikiĝo kaj proklamiĝo.

Ĝi entenas 30 ĉapitrojn en du ĉefaj sekcioj, el ili la unua temas pri la elekto de imperiestro respektive de princoj-elektistoj kaj la dua pri la limigo de malpacoj. Ĝis tiu tempo la elektadoj ne havis akuratajn regulojn. La plej konata versio estas la originala kiu troviĝas nuntempe en Frankfurto ĉe Majno en la malnova urbodomo (Römer). La unua preso okazis en Nürnberg en 1474.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nerger, Die Goldene Bulle nach ihrem Ursprung und reichsrechtlichen Inhalt, Prenzlau 1877

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ekde 2013 ĝi apartenas al la Memoro de la Mondo en Germanio kaj Aŭstrio.