Ora epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ greka mitologio, ora epoko (aŭ ora erao) okazis kiam la mondo unue pleniĝis de loĝantoj. Ĝi estis epoko de feliĉo kaj naiveco, vero kaj justeco regis, kvankam la leĝojn oni ne devis efikigi, nek estis juĝisto kiu minacis aŭ punis. Oni ankoraŭ ne prirabis la arbaron de ĝiaj arboj por konstrui ŝipojn aŭ fortresajn barilojn ĉirkaŭ urboj, kiuj ankaŭ ankoraŭ ne ekzistis. Ne jam estis aferoj kiel glavoj, lancoj, aŭ kaskoj. La tero kreskigis ĉiun aferon kiun homo bezonis, sen plugado aŭ prisemado. Regis konstanta printempo, floroj suprensaltis sen semoj, riveroj fluis kun lakto kaj vino, kaj el kverkoj oni distilis flavan mielon.

Tiam sekvis la Arĝenta Epoko, kiam aperis agrokulturo, malpli supera ol la Ora, sed pli bona ol Latuna Epoko, kiu estis pli sovaĝa tempo, kaj pli preta por kverelado per armiloj, sed ne ĉio estis tute malbona. La lasta, plej dura kaj malbona estis la Fera Epoko, kiu estas la nuna epoko, kiam krimo eksplodis kiel inundo; modesto, vero, kaj honoro forfuĝis.

Metafore, "ora epoko" estas tre ofte uzata por indiki la plej grava tempo de iu afero, kiam tiu afero plenfloris, ekzemple : "La unuaj jaroj de 1880-a jardeko estas la ora epoko de Volapuko".