Ora paradoksornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ora paradoksornito
Ora paradoksornito
Ora paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. verreauxi'
Paradoxornis verreauxi
(Sharpe, 1883)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ora paradoksornito (Paradoxornis verreauxi) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de ParadoxornisParadoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.

Ilustración de 1908.

La Ora paradoksornito estas malgranda (11.5 cm longa) birdo kun relative granda, rondoforma kapo kaj malgranda, dika papageca beko; tiu specio estas iom simila la la parenca Nigragorĝa paradoksornito, sed ne tiom bunta en la vizaĝo kaj sen la nigra superokula strizono, sed kiel ĉe tiu ankaŭ ĉe la Ora paradoksornito la kapo kaj kolo estas tre ruĝecbrunaj, kaj la dorso bruna kaj la vosto iom ruĝecbruna. La centraj subaj partoj estas blankaj, dum la flankoj estas ruĝecbrunaj. La flugilplumoj kaj triarangaj estas nigrecaj kun blankecaj bordoj kaj la gorĝo estas nigra tre rimarkinda inter blanka ĉirkaŭaĵo. La tajvana subspecio morrisonianus estas pli olivecgriza en kapo, dorso kaj flankoj, ties blanka superokula strio etendas pli malantaŭ la okulo kaj la bridoj estas grizecaj. La iriso estas malhelbrunaj, la beko grizeca supre kaj rozkoloreca sube.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajvano kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

La scienca nomo rememoras la francan ornitologon kaj kolektiston Jules Verreaux.

Referencoj[redakti | redakti fonton]