Ora parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ora parulio, Mangrova parulio, Flava parulio
Reprodukta masklo de Flava parulio, Ontario
Reprodukta masklo de Flava parulio, Ontario

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Dendroica
Specio: 'D. petechia'
Dendroica petechia
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dendroica petechia estas birdospecio de la familio de Paruliedoj; tio estas la grupo de subspecioj ĉirkaŭ D. p. aestiva estas pli kaj pli traktata kiel plena specio[1] nome Dendroica aestiva (Flava parulio). La nomo de la tuta komplekso estus Mangrova parulioMangleja parulio, kaj alia grupo de subspecioj estas konata kiel Ora parulio. Ĝenerale ili formus la plej disvastigitan specion de la genro Dendroica, kaj reproduktiĝas en preskaŭ tuta Nordameriko kaj suden al norda Sudameriko.

La Ora parulio estas foje populare konata kiel birdoflavulo.

Aspekto kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ino de Mangrova parulio ĉe Las Bachas, Santa Cruz (Galapagoj)
Reprodukta masklo de Ora parulio, Nacia Parko Washington-Slagbaai, Bonaire (Nederlandaj Antiloj)
Reprodukta masklo de aureola de Mangrova parulio ĉe Puerto Ayora, Santa Cruz (Galapagoj)
Reprodukta masklo de Ora parulio, Marĉo Horicon, Viskonsino (Usono)
Arealo de Dendroica petechia

Krom la maskla plumaro, ĉiuj subspecioj estas tre similaj. Vintruloj, inoj kaj nematuruloj ĉiuj havas similajn verdecajn suprajn partojn kaj estas iom pli senkolore flavaj sube. Junaj maskloj tuj akiras brustan kaj, se taŭge, kapan koloron. Inoj estas iom pli senkoloraj, ĉefe ĉekape. Flugilplumoj kaj vostoplumoj estas nigrecolivverdecaj kun flavaj bordoj, foje aperas svaga flugilstrio en flugilplumoj. Okuloj kaj la mallonga maldika beko estas malhelaj, dum kruroj estas pli helaj aŭ malhele olivecsablokoloraj.[2]

La ĉirkaŭ 35 subspecioj de D. petechia sensu lato povas esti dividitaj en tri ĉefaj grupoj depende de la koloro de la masklaj kapoj dum la reprodukta sezono. Tiuj maskloj estas ĝenerale tre flavaj kaj montras ruĝecan vertikalan striecon en subaj partoj. Ĉiu el tiuj grupoj estas foje konsiderata separata specio, aŭ la grupo aestiva (Flava parulio) estas konsiderata specio diferenca el D. petechia (Mangrova parulio, inklude Ora parulio):

La Ora parulio (grupo petechia) estas ĝenerale formata de birdoj loĝantaj en marĉoj de mangrovo ĉe Karibio. Povas okazi lokaj sezonaj migradoj. En Kajmanaj Insuloj ekzemple, D. p. eoa estas "klare malabunda" en Granda Kajmano kaj ŝajne foresta el Cayman Brac en novembro de 1979, dum ĝi estis estinta "tre komuna" reproduktulo en tiu grupo 10 jarojn antaŭe, kaj ne estis ofte vidata en la vintroj de 1972/1973; ŝajne, la birdoj disiĝas ien for de la reprodukta sezono. La Kuba ora parulio (D. p. gundlachi) rare atingas la lokojn de Floridaj Rifoj kie ĝi estis unuafoje notita en 1941, kaj meze de la 20a jarcento loĝis reprodukta populacio.[3] Kvankam individuaj birdoj povus vagadi iom pli norden, ties distribuado estas limigita pro malesto de mangrova habitato.

Ili estas ĝenerale malgrandecaj, kutime peze ĉirkaŭ 10 g aŭ malpli kaj foje[4] tiom malmulte kiom 6.5 g. Somera masklo diferenciĝas el tiuj de la Flava parulio ĉar ili havas ruĝecan kronon, kapuĉon aŭ maskon. La rasoj de tiu grupo varias laŭ etendo kaj nuanco de la kapomakulo.

La Mangrova parulio (grupo erithachorides) estas 12.5 cm longa kaj pezas 11 g averaĝe. Ili estas loĝantaj birdoj en marĉoj de mangrovo de marborda Mezameriko kaj norda Sudameriko; D. p. aureola troviĝas en oceanaj Galapagoj. Somera masklo diferenciĝas el tiuj de la Flava parulio ĉar ili havas ruĝecajn kapuĉojn. La rasoj de tiu grupo varias laŭ etendo kaj nuanco de la kapuĉo.

La Flava parulio (grupo aestiva) reproduktiĝas en la tuta moderklimata Nordameriko tiom suden kiom ĝis centra Meksiko en malfermaj, ofte humidaj, arbaroj aŭ arbustaroj. Ili estas migrantaj, kiuj vintras en Centra kaj Sudameriko. Ili estas tre raraj vagantoj en okcidenta Eŭropo.[2]

Depende de la subspecio, ili povas esti inter 10 kaj 18 cm longaj, kun averaĝa enverguro de 20 cm. Ili pezas 7 al 25 g, varie inter subspecioj kaj ĉu estas migrado aŭ ne, totale averaĝe ĉirkaŭ 16 g sed nur 9 al 10 g en plej parto de reproduktaj plenkreskuloj de la populacioj de Usono. Someraj maskloj de tiu grupo estas ĝenerale la plej flavaj paruliedoj kie ili loĝas. Ili estas brilflavaj sube kaj orverdecaj supre. Estas kutime iom da svaga ruĝeca strieco en brusto. La diversaj subspecioj en tiu grupo kongruas laŭ brilo kaj grando kun la Regulo de Bergmann kaj kun la Regulo de Gloger.[5]

Flava aprulio (grupo aestiva) song

Surbendigita en Nacia Natura Areo Pinto Princo Eduardo, Ontario

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La kanto estas muzikeca strofo kiu povas esti priskribita kiel sŭiit sŭiit sŭiit, mmmsu sŭiit, kvankam ĝi varias konsiderinde inter populacioj. La alvoko estas milda aŭ akra ĉipŝip. Tio oftas ĉefe ĉe inoj post kiam masklo estis finante sian kanton. Por defendo de la teritorio, ili elsendas fajfajn alvokojn, dum siit ŝajne estas speco de speciala alarmo pro molotroj. Aliaj alvokoj estas elsendataj kiel komunikado inter paranoj, najbaroj aŭ junuloj kiuj manĝopetas. Tiuj birdoj komunikiĝas ankaŭ per sintenoj kaj eble per tuŝado.[2]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ino de Ora parulio zorgante idojn, Nacia Rifuĝejo Yukon Flats, Alasko (Usono)
Masklo (supre) kaj ino de Ora parulio manĝantaj en kareksejo, Ĉerivera Parko Mill Creek, Kansaso (Usono)

Oraj parulioj reproduktiĝas en plej parto de Nordameriko el tundro suden, sed ne estas teritorio pli suden kaj ankaŭ evitas la marbordojn de la Golfo de Meksiko[2]. La Mangrova kaj Ora parulioj loĝas pli suden de tio, ĝis la nordaj punktoj de Andoj. La Flava parulio vintras suden de sia reprodukta teritorio, el suda Kalifornio al la Amazona Baseno, Bolivio kaj Peruo[2].

Oraj parulioj alvenas al siaj reproduktaj teritorio fine de printempo – ĝenerale ĉirkaŭ aprilo aŭ majo - kaj ekmoviĝas al la vintrejoj denove julie kiam jam okazis la elnestiĝo. Plej parto tamen restas iom plie; ĝis fino de aŭgusto. Almenaŭ en norda Ohio, Oraj parulioj ŝajne restas en siaj reproduktaj teritorioj ne pli ol ili estis farinta antaŭ 100 jaroj.[6]

La reprodukta teritorio de Oraj parulioj estas tipe ĉerivera aŭ alitipe humida tero kun abunda keskaĵaro de malgrandaj arboj ĉefe salikoj (Salix). La aliaj grupoj, kiel vintrantaj birdoj, ĉefe loĝas en marĉoj de mangrovo kaj similaj densaj arbaraj terenoj. Malpli preferata habitato estas arbustaro, farmoj kaj arbarbordoj. Ĉefe Flavaj parulioj venas ĝis ĉeurbaj aŭ malpli dense loĝataj areoj, fruktoĝardenoj kaj parkoj, kaj ankaŭ povus reproduktiĝi tie. For de la reprodukta sezono, tiuj paruliedoj troviĝas kutime en malgrandaj grupoj, sed dum reproduktado ili ege zorgas pri la teritorio kaj forpelos ĉiun samspecifan entrudulon kiu venos proksime.[2]

Tiuj birdoj manĝas ĉefe artropodojn, ĉefe insektojn. Ili kaptas predon per plukado en arbustoj aŭ en arbobranĉoj, kaj dumfluge predojn kiuj klopodas forflugi. Ankaŭ aliaj senvertebruloj kaj kelkaj beroj kaj similaj malgrandaj sukaj fruktoj[7] estas manĝataj, la lastaj ĉefe fare de la Flavaj parulioj en siaj vintrejoj. Raŭpoj estas la ĉefa manĝo por idoj kaj ili preferas ĉefe tiujn el kelkaj geometraj tineoj (Geometredoj) super aliaj.[8]

La predantoj de la Flava kaj de la Mangrova parulioj estas tiuj tipaj de tiaj malgrandaj arbonestumantaj paserinoj. Ebloj de plenkreskulo de Flava parulio survivi el jaro al venonta estas averaĝe 50 %; en la sudaj populacioj kontraste ĉirkaŭ du trionoj de plenkreskuloj survivas ĉiujare. Male malpli da unu nesto de Flava parulio averaĝe suferas predadon iel aŭ aliel, dum du el tri nestoj de Mangrova aŭ Ora parulioj suferas tion.[9]

Serpentoj de[10], korvedoj[11] kaj eĉ grandaj grimpantaj roduloj[12] estas gravaj nestopredantoj. Karnovoruloj, ĉefe Musteloidea[13] same kiel la Ruĝa vulpo (Vulpes vulpes) aŭ hejmajsovaĝaj katoj, predas idojn aŭ junulojn same kiel malsanetajn aŭ neatentajn plenkreskulojn. Tiuj predantoj ne multe minacas ĝeneralajn plenkreskulojn sed ja kelkaj malgrandaj kaj lertaj rabobirdoj kaj ĉefe la Amerika turfalko (Falco sparverius) aŭ la Kupera akcipitro (Accipiter cooperii), kaj la Striakcipitro (A. striatus) aŭ la kriĉostrigoj (Megascops).[2]

Tiuj paruliedoj ŝajne ĉikanas predantojn nur rare. Escepto estas molotroj, kiuj estas gravaj nestoparazitoj. La Flava parulio estas kutima gastiganto de la Brunkapa molotro (Molothrus ater), kun ĉirkaŭ 40 % de ĉiuj nestoj suferantaj klopodan aŭ sukcesan parazitadon. Kontraste la tropikaj populacioj estas gastigantoj de la Brila molotro (M. bonariensis), sed nur malpli da 1 nesto el 10 suferas tion. Post rekoni ovon de molotro en sia nesto, la parulio ofte kaŝas ĝin per nova tavolo de nestomaterialo. Ili kutime ne klopodas savi siajn proprajn ovojn jam demetitajn, sed produktas anstataŭan ovodemetadon. Foje la gepatroj abandonas la parazititan neston kaj konstruas novan. Malkiel ĉe kelkaj kukoloj, molotridoj ne mortigas aktive la idojn de la gastiganto; miksitaj idaroj de Dendroica kaj Molothrus povus atingi la elnestiĝon sukcese.[9]

Krom predado la kialoj de mortindico ne estas bone konataj. Maksimuma konstatita aĝo[14] de ennaturaj Flavaj parulioj estas ĉirkaŭ 10 jaroj. Vintranta Flava parulio ekzamenita ĉe Turbo (Kolombio) ne estis infektita de sangoparazito, malkiel aliaj specioj en la studo. Ne klaras ĉu tio gravas, sed vintrantaj birdoj en tiu regiono ĝenerale ne havas tiajn parazitojn.[15]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nesto de Flava parulio kun malgranda ovaro

Kiel kutime ĉe Paruledoj, tiuj nestumas en arboj, kie konstruas malgrandan sed tre fortikan tasforman neston. Inoj kaj maskloj kunfaras la reproduktajn taskojn preskaŭ egale, sed emfazas diferencajn taskojn: inoj plie konstruas kaj zorgas la neston, kaj faras kovadon de la idaro. Ankaŭ plej parton de la manĝigado faras iŝi. Dume maskloj respondecas pri gardado de la nesto kaj serĉado de manĝo kion ili pasas al la atendantaj patrinoj. Dum junuloj alproksimiĝas al elnestiĝo la laboro de la msaklo iĝas proporcie pli granda.[2]

La Flava kaj Mangrova (inklude Ora) parulioj diferenciĝas laŭ kelkaj aliaj reproduktaj parametroj. Dum la unua estas iom pli strategaj ĉe nestabilaj medioj, la veraj diferencoj estas komplikaj kaj adaptiĝis al diferencaj mediaj kondiĉoj. La Flava parulio ekreproduktiĝas maje kaj junie, dum la Mangrova parulio povas reproduktiĝi la tutan jaron. Flavaj parulioj povas kreski idaron tiom rapide kiom dum 45 tagoj, sed kutime uzas ĉirkaŭ 75 tagojn. La tropikaj populacioj kontraste bezonas pli da 100 tagoj por reproduktado.

Maskloj alloĝas inojn per kantoj; Flava parulio povas kanti pli da 3,200 kantojn enu unu tago. Ili estas, kiel plej parto de kantobirdoj, ĝenerale seriaj monogamoj; ĉirkaŭ 10 % de maskloj de Mangrova parulio kaj ĉirkaŭ duono de Flava parulio estas duedzaj. Malmultaj Flavaj parulioj reproduktiĝas pli da unu fojo jare; tamen ĉirkaŭ 1 el 20 inoj de Mangrova parulio faras tion. Se klopodo reprodukti malsukcesas ili klopodos kaj kutime faras sukcese duan ovodemetadon.[9]

La aro de Flava parulio estas de 3–6 (tipe 4-5, rare 1-2) ovoj. Kovado ĝis eloviĝo kutime daŭras 11 tagojn, sed multaj bezonas ĝis 2 semajnojn. La idoj pezas 1.32 g averaĝe, kaj estos kovataj dum averaĝe 8–9 tagoj post eloviĝo kaj elnestiĝo okazos la venontan tagon aŭ la postvenontan. Mangrovaj parulioj aliflanke havas nur 3 ovojn en ĉiu ovaro averaĝe kaj kovado daŭras 2 tagojn pliajn. La kovado posteloviĝa daŭras 11 tagojn. Preskaŭ duono de la gepatroj -iom pli ĉe la Mangrova, iom malpli ĉe la Flava parulio- zorgas la idojn iom post la elnestiĝo. Tiu postelnestiĝa zorgo povas etendiĝi dum du aldonaj semajnoj aŭ eĉ plie, kaj foje la paroj separiĝas tiele ke ĉiu parano kunportas po 1-3 idojn.[16]

Ĉirkaŭ 3–4 semajnoj post eloviĝo la idoj estas jam tute sendependaj de siaj gepatroj. Ili iĝas sekse maturaj post unu jaro, kaj klopodos reproduktiĝi tuje. Nur ĉirkaŭ 1 el 4 Mangrovaj parulioj kreskigas sukcese iun idon pro akcidentoj kaj predado ofte kun totala perdo de la tuta ovodemetado. Kontraste 55 % de la ĉiu Flava parulio sukcese kreskigas almenaŭ unu idon.[16]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Por homoj tiuj birdoj estas tre profitodonaj. Ili ĉefe junuloj manĝegas multajn damaĝajn insektojn dum la reprodukta sezono. Krome plumaro kaj kanto de reproduktaj maskloj estis priskribitaj[2] kiel "aminda" kaj "muzikeca", kaj helpas generi enspezojn pro ekoturismo. Plenkreskuloj de Flava parulio estas gravaj dissemantoj de plantoj pere de ingestitaj semoj, kvankam ili povus ankaŭ disvastigi fiherbojn kies fruktoj plaĉus al ili. Ĉiukaze oni ne notis negativajn efikojn de Flava aŭ Mangrova parulioj sur homoj.[2]

Tiuj birdoj estas ĝenerale komunaj kaj loĝas en ampleksa teritorio; sekve la IUCN[17] ne konsideras ilin kiel minacata specio ĉe IUCN. Loka malpliigo en nombroj estis notate ie kaj tie. Ĉefe pro habitatodetruo kaj poluado, ĉefe pro terklarigado kaj trouzado de herbicidoj kaj pesticidoj por agrikulturo, kaj foje tropaŝtado. Tamen ĉefe la Flava parulio estas prolifika, kaj ties nombroj rekuperiĝas rapide se ankaŭ la ĉerivera habitato povas rekuperiĝi.[18]

La populacioj de Nordameriko estas laŭleĝe protektataj fare de la Migratory Bird Treaty Act. La de Barbado Ora parulio[19] (D. p. petechia) estas listita kiel "Endangered Foreign Wildlife" (Endanĝerita Fremda Naturo) fare de la oficiala servo de Usono (ESA) el 1970; por aliaj celoj krom sciencaj, edukaj aŭ konservadaj celoj (por kiu eblas permeso) importado en Usono estas kontraŭleĝa. La Kalifornia flava parulio (D. p./a. brewsteri) kaj la Sonora flava parulio (D.p./a. sonorana) estas listataj kiel "Species of Concern" (Zorgaj Specioj) fare de ESA.[20]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ekz. Bachynski & Kadlec (2003)
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 Bachynski & Kadlec (2003)
  3. Cunningham (1966)
  4. Olson et al. (1981)
  5. Bachynski & Kadlec (2003), AnAge [2009]
  6. Henninger (1906), Bachynski & Kadlec (2003), OOS (2004)
  7. E.g. of Trophis racemosa (Moraceae): Foster (2007)
  8. Bachynski & Kadlec (2003), Foster (2007)
  9. 9,0 9,1 9,2 Bachynski & Kadlec (2003), Salgado-Ortiz et al. (2008)
  10. Ekz. (Coluber constrictor foxii), (Thamnophis sirtalis): Bachynski & Kadlec (2003)
  11. Ekz. Larĝbeka korvo (Corvus brachyrhynchos), Blua garolo (Cyanocitta cristata): Bachynski & Kadlec (2003)
  12. Ekz. Nordamerika ruĝa sciuro (Tamiasciurus hudsonicus): Bachynski & Kadlec (2003)
  13. Ekz. Stria mefito (Mephitis mephitis), Longvosta mustelo (Mustela frenata) aŭ la Lavurso (Procyon lotor): Bachynski & Kadlec (2003)
  14. "Average lifespan (wild) 131 months" ĉe Bachynski & Kadlec (2003) estas lapsus
  15. Bachynski & Kadlec (2003), Londono et al. (2007), AnAge [2009]
  16. 16,0 16,1 Bachynski & Kadlec (2003), Salgado-Ortiz et al. (2008) AnAge [2009]
  17. CITES kaj Listo de Ŝtato de Miĉigano estas eraroj ĉe Bachynski & Kadlec (2003)
  18. Bachynski & Kadlec (2003), BLI (2008)
  19. Ĉar la "Barbada flava parulio", eĉ de la nomiga subspecio apartenas al la grupo de Ora/Mangrova parulioj
  20. Bachynski & Kadlec (2003), USFWS (1970, 2009abc)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Lowther, P. E., C. Celada, N. K. Klein, C. C. Rimmer, and D. A. Spector. (1999). Yellow Warbler (Dendroica petechia). The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Laboratory of Ornithology; Retrieved from The Birds of North American Online database

Tezoj[redakti | redakti fonton]

  • Arter TH. M.S. (1981). REPLACEMENT BEHAVIOR OF MALE SONG SPARROWS AND YELLOW WARBLERS AS DETERMINED FROM REMOVAL EXPERIMENTS. Michigan State University, United States—Michigan.
  • Beebee MD. Ph.D. (2003). Signal complexity in avian communication: The function of multiple singing modes in yellow warblers. Duke University, United States—North Carolina.
  • Boulet M. Ph.D. (2005). Evolutionary history and migration patterns in the yellow warbler (Dendroica petechia). McMaster University (Ontario), Canada.
  • Brown BT. Ph.D. (1987). Ecology of riparian breeding birds along the Colorado River in Grand Canyon, Arizona. The University of Arizona, United States—Arizona.
  • Burgham MCJ. M.Sc. (1985). The impact of brood parasitism by the brown-headed cowbird on the reproductive tactics of the yellow warbler. University of Ottawa (Ontario), Canada.
  • Cassidy ALEV. M.Sc. (1987). Male quality as expressed by song and plumage in yellow warblers (Dendroica petechia) and its relationship to mate choice and reproductive success. McGill University (Canada), Canada.
  • Celada C. Ph.D. (2000). Territory choice and quality in the yellow warbler (Dendroica petechia): The importance of habitat spatial structure, spatial scale, social factors, and the impact of cattle grazing. University of Alberta (Canada), Canada.
  • Clark KL. M.Sc. (1978). The selective advantages of yellow warblers, Dendroic petechia, nesting in interspecific aggregations. Queen's University at Kingston (Canada), Canada.
  • Debruyne CA. M.Sc. (2003). Pattern and chronology of prebasic moult in wood-warblers (Parulidae). Lakehead University (Canada), Canada.
  • Frydendall MJ. Ph.D. (1967). FEEDING ECOLOGY AND TERRITORIAL BEHAVIORAL OF THE YELLOW WARBLER. Utah State University, United States—Utah.
  • Gill SA. M.Sc. (1995). Information transfer, function, and evolution of yellow warbler alarm calls. The University of Manitoba (Canada), Canada.
  • Hebert PN. Ph.D. (1991). The relative importance of brood reduction, predation and parental investment in the evolution of hatching asynchrony in yellow warblers (Dendroica petechia). The University of Manitoba (Canada), Canada.
  • Hebert PN. Ph.D. (1991). The relative importance of brood reduction, predation and parental investment in the evolution of hatching asynchrony in yellow warblers (Dendroica petechia). The University of Manitoba (Canada), Canada.
  • Hobson KA. M.Sc. (1988). Protection of genetic parentage in the yellow warbler, Dendroica petechia. The University of Manitoba (Canada), Canada.
  • Klein NK. Ph.D. (1992). Historical processes and the evolution of geographic variation patterns in the yellow warbler (Dendroica petechia). University of Michigan, United States—Michigan.
  • Lozano GA. Ph.D. (1996). Parental care and female mate choice in yellow warblers (Dendroica petechia). McGill University (Canada), Canada.
  • McLaren CM. M.Sc. (2000). Patterns of host nest use by brown-headed cowbirds parasitizing song sparrows and yellow warblers. The University of Manitoba (Canada), Canada.
  • McMaster DG. Ph.D. (1997). An experimental investigation of strategies used by brown-headed cowbirds to optimize parental care. The University of Manitoba (Canada), Canada.
  • Merkle WW. Ph.D. (2002). Recreational trail-use effects on American robin (Turdus migratorius) and yellow warbler (Dendroica petechia) nesting ecology and behavior. University of Colorado at Boulder, United States—Colorado.
  • Mico MA. M.Sc. (1998). Yellow warbler nests: Structure, building materials and cowbird parasitism. The University of Manitoba (Canada), Canada.
  • Mitra SS. Ph.D. (1996). Sexual dimorphism and plumage elaboration in socially-monogamous birds. The University of Chicago, United States—Illinois.
  • Mochol FE. M.A. (1982). SONG COMPONENTS ELICITING SPECIES RECOGNITION IN THE YELLOW WARBLER (DENDROICA PETECHIA). State University of New York College at Geneseo, United States—New York.
  • Salgado-Ortiz J. Ph.D. (2006). Breeding ecology of the mangrove warbler (Dendroica petechia bryanti): Assessing the effects of weather, food abundance and nest depredation. Queen's University at Kingston (Canada), Canada.
  • Scarpino VM. M.A. (1985). VOCAL RECOGNITION IN THE YELLOW WARBLER (DENDROICA PETECHIA) (INDIVIDUAL, MATE, RECOGNITION, NEW YORK). State University of New York College at Geneseo, United States—New York.
  • Skaley JE. Ph.D. (1981). CLASSIFYING AVIAN HABITAT WITH AERIAL PHOTOGRAPHS. Cornell University, United States—New York.
  • Spector DA. Ph.D. (1989). The singing behavior of Yellow Warblers. University of Massachusetts Amherst, United States—Massachusetts.
  • Stewart RLM. M.Sc. (2003). Reported black-billed and yellow-billed cuckoo hosts' responses to a dummy black-billed cuckoo and cuckoo-like eggs. The University of Manitoba (Canada), Canada.
  • Studd MV. M.Sc. (1984). Patterns of plumage variation, territoriality, and parental investment in yellow warblers. Queen's University at Kingston (Canada), Canada.
  • Studd MV. Ph.D. (1987). ALTERNATIVE STRATEGIES FOR ALLOCATION OF REPRODUCTIVE EFFORT IN MALE YELLOW WARBLERS. Queen's University at Kingston (Canada), Canada.
  • Sutherland DL. M.Sc. (1987). Age-related reproductive success in the yellow warbler (Dendroica petechia). The University of Manitoba (Canada), Canada.
  • Tewksbury JJ. Ph.D. (2000). Breeding biology of birds in a Western riparian forest: From demography to behavior. University of Montana, United States—Montana.
  • Vieira SJ. Ph.D. (2001). The interaction of nest predation and brood parasitism: Factors and consequences of renesting in songbirds. Michigan State University, United States—Michigan.
  • Wiedenfeld DA. Ph.D. (1988). Ecomorphology and foraging behavior of the yellow warbler (Dendroica petechia). The Florida State University, United States—Florida.
  • Wilson CM. Ph.D. (2002). An endocrine basis for trade-offs between immediate survival and reproductive success in arctic- and temperate-breeding yellow warblers, Dendroica petechia. The University of Mississippi, United States—Mississippi.
  • Witt JW. Ph.D. (2005). Shrub and grassland birds at Occoquan Bay National Wildlife Refuge in northern Virginia and the influence burning and mowing has had upon their distribution and abundance. George Mason University, United States—Virginia.
  • Yezerinac SM. Ph.D. (1995). Extra-pair mating in yellow warblers: Sexual selection and reproductive strategies. Carleton University (Ontario), Canada.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Bankwitz KG & Thompson WL. (1979). Song Characteristics of the Yellow Warbler Dendroica-Petechia. Wilson Bulletin. vol 91, no 4. p. 533-550.
  • Beebee MD. (2004). The functions of multiple singing modes: experimental tests in yellow warblers, Dendroica petechia. Animal Behaviour. vol 67, no Part 6. p. 1089-1097.
  • Biermann GC & Sealy SG. (1982). Parental Feeding of Nestling Yellow Warblers Dendroica-Petechia in Relation to Brood Size and Prey Availability. Auk. vol 99, no 2. p. 332-341.
  • Briskie JV. (1995). Nesting biology of the Yellow Warbler at the northern limit of its range. Journal of Field Ornithology. vol 66, no 4. p. 531-543.
  • Browning MR. (1989). The Nomenclatural Status and Type Locality of the Yellow Warbler Subspecies Dendroica-Petechia-Aestiva Gmelin Aves Parulinae. Canadian Field Naturalist. vol 103, no 4. p. 597-599.
  • Browning MR. (1994). A taxonomic review of Dendroica petechia (Yellow warbler) (Aves: Parulinae). Proceedings of the Biological Society of Washington. vol 107, no 1. p. 27-51.
  • Burgham MCJ & Picman J. (1989). Effect of Brown-Headed Cowbirds on the Evolution of Yellow Warbler Anti-Parasite Strategies. Animal Behaviour. vol 38, no 2. p. 298-308.
  • Busby DG & Sealy SG. (1979). Feeding Ecology of a Population of Nesting Yellow Warblers Dendroica-Petechia. Canadian Journal of Zoology. vol 57, no 8. p. 1670-1681.
  • Celada C. (1998). Avian response to territory quality and spatial structure. The Yellow Warbler as an example. Biologia e Conservazione della Fauna. vol 102, no 285.
  • Cilimburg AB, Lindberg MS, Tewksbury JJ & Hejl SJ. (2002). Effects of dispersal on survival probability of adult Yellow Warblers (Dendroica petechia). Auk. vol 119, no 3. p. 778-789.
  • Clark KL & Robertson RJ. (1981). Cowbird Molothrus-Ater Parasitism and Evolution of Anti Parasite Strategies in the Yellow Warbler Dendroica-Petechia. Wilson Bulletin. vol 93, no 2. p. 249-258.
  • Cosens SE & Sealy SG. (1986). Age-Related Variation in Song Repertoire Size and Repertoire Sharing of Yellow Warblers Dendroica-Petechia. Canadian Journal of Zoology. vol 64, no 9. p. 1926-1929.
  • Dawson RJG, Gibbs HL, Hobson KA & Yezerinac SM. (1997). Isolation of microsatellite DNA markers from a passerine bird, Dendroica petechia (the yellow warbler), and their use in population studies. Heredity. vol 79, no 5. p. 506-514.
  • Dellasala DA. (1986). Polygyny in the Yellow Warbler Dendroica-Petechia. Wilson Bulletin. vol 98, no 1. p. 152-154.
  • Folkers KL & Lowther PE. (1985). Responses of Nesting Red-Winged Blackbirds Agelaius-Phoeniceus and Yellow Warblers Dendroica-Petechia to Brown-Headed Cowbirds Molothrus-Ater. Journal of Field Ornithology. vol 56, no 2. p. 175-177.
  • Gibbs HL, Dawson RJG & Hobson KA. (2000). Limited differentiation in microsatellite DNA variation among northern populations of the yellow warbler: Evidence for male-biased gene flow?. Molecular Ecology. vol 9, no 12. p. 2137-2147.
  • Goossen JP & Sealy SG. (1982). Production of Young in a Dense Nesting Population of Yellow Warblers Dendroica-Petechia in Manitoba Canada. Canadian Field Naturalist. vol 96, no 2. p. 189-199.
  • Hobson KA & Sealy SG. (1989). Mate Guarding in the Yellow Warbler Dendroica-Petechia. Ornis Scandinavica. vol 20, no 4. p. 241-249.
  • Hobson KA & Sealy SG. (1990). Female Song in the Yellow Warbler. Condor. vol 92, no 1. p. 259-261.
  • Klein NK. (1990). Character Evolution and Phylogenetic Relationships among Populations of the Yellow Warbler Dendroica-Petechia. University of Maryland and the Smithsonian Institute. FOURTH INTERNATIONAL CONGRESS OF SYSTEMATIC AND EVOLUTIONARY BIOLOGY; COLLEGE PARK, MARYLAND, USA, JULY 1-7, 1990.
  • Klein NK & Brown WM. (1994 (1995)). Intraspecific molecular phylogeny in the yellow warbler (Dendroica petechia), and implications for avian biogeography in the West Indies. Evolution. vol 48, no 6. p. 1914-1932.
  • Lichtenstein G & Sealy SG. (1998). Nestling competition, rather than supernormal stimulus, explains the success of parasitic brown-headed cowbird chicks in yellow warbler nests. Proceedings of the Royal Society of London Series B Biological Sciences. p. 7, 1998.
  • Lowther PE, Celada C, Klein NK, Rimmer CC & Spector DA. (1999). Yellow warbler: Dendroica petechia. Birds of North America. vol 454, p. 1-31.
  • Lozano GA & Lemon RE. (1995). Food abundance and parental care in yellow warblers (Dendroica petechia). Behavioral Ecology & Sociobiology. vol 37, no 1. p. 45-50.
  • Lozano GA & Lemon RE. (1996). Male plumage, paternal care and reproductive success in yellow warblers, Dendroica petechia. Animal Behaviour. vol 51, no 2. p. 265-272.
  • Lozano GA & Lemon RE. (1998). Adoption of Yellow Warbler nestlings by song sparrows. Wilson Bulletin. vol 110, no 1. p. 131-133.
  • Lozano GA & Lemon RE. (1998). Parental-care responses by yellow warblers (Dendroica petechia) to simultaneous manipulations of food abundance and brood size. Canadian Journal of Zoology. vol 76, no 5. p. 916-924.
  • Mannan RW. (1979). American Redstart Setophaga-Ruticilla Assists at Yellow Warbler Dendroica-Petechia Nest. Bird Banding. vol 50, no 3.
  • Mazerolle DF, Dufour KW, Hobson KA & den Haan HE. (2005). Effects of large-scale climatic fluctuations on survival and production of young in a Neotropical migrant songbird, the yellow warbler Dendroica petechia. Journal of Avian Biology. vol 36, no 2. p. 155-163.
  • McMaster DG & Sealy SG. (1998). Short incubation periods of brown-headed cowbirds: How do cowbird eggs hatch before yellow warbler eggs?. Condor. vol 100, no 1. p. 102-111.
  • McMaster DG & Sealy SG. (1999). Do Brown-headed Cowbird hatchlings alter adult Yellow Warbler behavior during the hatching period?. Journal of Field Ornithology. vol 70, no 3. p. 365-373.
  • Mennill DJ. (2001). Song characteristics and singing behavior of the Mangrove Warbler (Dendroica petechia bryanti). Journal of Field Ornithology. vol 72, no 3. p. 327-337.
  • Milot E, Gibbs HL & Hobson KA. (2000). Phylogeography and genetic structure of northern populations of the yellow warbler (Dendroica petechia). Molecular Ecology. vol 9, no 6. p. 667-681.
  • Mitra SS. (1996). Sexual dimorphism and genetic parentage in the socially-monogamous yellow warbler. Bulletin of the Ecological Society of America. p. PART 2) 309, 1996.
  • Olson SL. (1980). Geographic Variation in the Yellow Warblers Dendroica-Petechia Parulidae of the Pacific Coast of Middle America and South America. Proceedings of the Biological Society of Washington. vol 93, no 2. p. 473-480.
  • Reid W. (1992). Yellow warbler Dendroica petechia. Brauning, D. vol W, p. Atlas of breeding birds in Pennsylvania.
  • Sealy SG. (1984). Extrapair Copulation in the Yellow Warbler Dendroica-Petechia. Animal Behaviour. vol 32, no 1. p. 295-296.
  • Sealy SG. (1989). Incidental Egg Dumping by the House Wren in a Yellow Warbler Nest. Wilson Bulletin. vol 101, no 3. p. 491-493.
  • Sealy SG. (1992). Removal of Yellow Warbler Eggs in Association with Cowbird Parasitism. Condor. vol 94, no 1. p. 40-54.
  • Sealy SG & Lorenzana JC. (1998). Yellow warblers (Dendroica petechia) do not recognize their own eggs. Bird Behavior. vol 12, no 3-4. p. 57-66.
  • Studd MV & Robertson RJ. (1985). Evidence for Reliable Badges of Status in Territorial Yellow Warblers Dendroica-Petechia. Animal Behaviour. vol 33, no 4. p. 1102-1113.
  • Studd MV & Robertson RJ. (1985). Sexual Selection and Variation in Reproductive Strategy in Male Yellow Warblers Dendroica-Petechia. Behavioral Ecology & Sociobiology. vol 17, no 2. p. 101-110.
  • Studd MV & Robertson RJ. (1988). Differential Allocation of Reproductive Effort to Territorial Establishment and Maintenance by Male Yellow Warblers Dendroica-Petechia. Behavioral Ecology & Sociobiology. vol 23, no 4. p. 199-210.
  • Taylor DM & Littlefield CD. (1986). Willow Flycatcher and Yellow Warbler Response to Cattle Grazing. American Birds. vol 40, no 5. p. 1169-1173.
  • Underwood TJ. (2003). Red squirrel predation on Warbling Vireo and Yellow Warbler Nests. Blue Jay. vol 61, no 4. p. 199-200.
  • Whitmore RC, Whitmore RC & Whitmore MM. (2000). Distributional notes on the Mangrove Warbler (Dendroica petechia castaneiceps) near the northern edge of its range in eastern Baja California Sur, Mexico. Western North American Naturalist. vol 60, no 2. p. 228-229.
  • Wilson CM & Holberton RL. (2005). Individual risk versus immediate reproductive success: A basis for latitudinal differences in the adrenocortical response to stress in Yellow Warblers (Dendroica petechia). Auk. vol 121, no 4. p. 1238-1249.
  • Wilson CM & Holberton RL. (2005). Individual risk versus immediate reproductive success: A basis for latitudinal differences in the adrenocortical response to stress in yellow warblers (Dendroica petechia) (vol 121, 1238, 2005). Auk. vol 122, no 1. p. 05.
  • Yezerinac SM, Gibbs HL, Briskie JV, Whittam R & Montgomerie R. (1999). Extrapair paternity in a far northern population of Yellow Warblers Dendroica petechia. Journal of Avian Biology. vol 30, no 2. p. 234-237.
  • Yezerinac SM & Weatherhead PJ. (1997). Extra-pair mating, male plumage coloration and sexual selection in yellow warblers (Dendroica petechia). Proceedings of the Royal Society of London Series B Biological Sciences. vol 264, no 1381. p. 527-532.
  • Yezerinac SM & Weatherhead PJ. (1997). Reproductive synchrony and extra-pair mating strategy in a socially monogamous bird, Dendroica petechia. Animal Behaviour. vol 54, no 6. p. 1393-1403.
  • Yezerinac SM, Weatherhead PJ & Boag PT. (1995). Extra-pair paternity and the opportunity for sexual selection in a socially monogamous bird (Dendroica petechia). Behavioral Ecology & Sociobiology. vol 37, no 3. p. 179-188.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]