Ora regulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ora regulo ekzistas en du versioj, la pozitiva, kaj la negativa:

Citaĵo
 Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same. 
Citaĵo
 Kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ ne faru al ili. 

Tiu ĉi regulo troviĝas en multaj etikoj, ekz. en la ĉina, hinduisma, juda, kristana, islama; ĉe Konfuceo, Thales, Augustinus, Albertus Magnus, Tomaso de Akvino, Hobbes, Voltaire, Herder, Zamenhof kaj multaj aliaj. Ĝi apartenas al la moralaj universalaĵoj. Por Zamenhof - konforme al Hilelo - ĝi estas la bazo de ĉiu etiko.

Vidu ekzemple: Malnova testamento, Tobit 4,16 (dua-kanona); Nova testamento, Sankta Mateo 7,12 kaj Sankta Luko 6,31; Konfuceo, Lun-yü XV, 23; Mahabharata XIII, 5571; Zamenhof, Deklaracio pri Homaranismo X.b. kaj Deklaracio de Hilelisto (Homarano) 10.b.

Jesuo diris "amu vian proksimulon kiel vin mem". La spiritistoj komentas, ke unue oni devas ami sin mem, ĉar sinmortigema homo, laŭ ora regulo, volus mortigi aliajn homojn, homo sen memamo, senhonorigus la proksimulon, ktp. Do la ora regulo por spiritistoj nepre inkluzivas amon al si mem.

Simile la katolikismo: laŭ la katolika moralfilozofio "amu vian proksimulon kiel vin mem" enhavas du ordonojn: 1. Amu vian proksimulon, 2. amu vin mem. Ne ami sin mem, estas do peko.

Notinda estas la mirinda koincido de la du motoj de ora regulo: Hilelo: "Kio ne plaĉas al vi, tion ne faru al la aliaj: tio estas la tuta Torao, ceteraĵo estas nur komentario".

Jesuo (Mt 7,12): "Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili, ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj".

Ĉu unu inspiris la alian aŭ ĉu ambaŭ, samtempuloj, originale pensis? Ambaŭ koincidigas la amon al Dio kun la amo al proksimularo, ambaŭ asertas la senmezuran dignon de la homo... aminda kiel Dio mem; ambaŭ resumas la tutan Sanktan Skribon en la ordono de la amo al la homoj.

Ekzistas ankaŭ aliaj filozofiaj eblecoj por eviti misinterpretadon de la regulo.

Diferenco al la kristana amo[redakti | redakti fonton]

Se pli specifi, utilas precizigi ke la ora regulo de Jesuo interpretendas sub la lumo de aliaj liaj ordonoj: "Jen estas mia ordono: ke vi amu unu la alian tiel same, kiel mi vin amis" (Jo 15,12). Do en kristanismo la ora regulo estas superata: ne plu la homo estas la mezuro de la amo, sed Dio mem kiu amas senmezure kaj senlime. Tia, Jesua, regulo estas certe evangelia absoluta novaĵo: amu la homojn tiom kiom ilin amas Kristo![1].

Kutime la ora regulo estas asertata kaj akceptata sen klopodo ĝin pruvi aŭ pravigi. Aŭ simple oni konsiderigas la avantaĝojn, fine, ankaŭ por la praktikanto, kiuj tamen povas manki aŭ aperi tre foraj. Nur kristanismo argumentas pri ĝia pravigo tiel: homo estas kreita laŭbilde de Dio kaj estas amata de Dio kaj destinita al la komuna sorto ĉe Dio. Tial la homo meritas amon ankaŭ kiam li agas malamike.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Itallingva komento de pastro Romeo Maggioni