Oracle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oracle

Ekranbildo de QueryAdvisor, kiu estas ilo por prilaborado pri Oracle
Programisto Oracle (firmao)
Lasta stabila versio 11g Eldono 1 (11.1.0.6)
Operaciumo Plursistema
Programlingvo Java, C, C++
Lingvo(j) Multaj
Programtipo datumbaza sistemo
Retejo Oracle Database
vdr

La komputila programaro Oracle (esperante: "profeto" aŭ "orakolo") estas datumbazestra sistemo fare de la firmao Oracle, kiu fariĝas grava potenco en datumbaza programado.

Larry Ellison, ĉefdirektoro de la firmao Oracle, kaj liaj amikoj kaj kolegoj Bob Miner kaj Ed Oates komencis la konsultan firmaon Software Development Laboratories ("Laboratorioj pri Softvara Prilaborado") en 1977. Ĉi tiu firmao kreis la originan version de la programaro Oracle. La nomo "Oracle" devenas el la kod-nomo de CIA-financiita projekto, kiun Ellison antaŭe prilaboris, kiam li estis dungato de la firmao Ampex.

Por manipuli datumojn, Oracle povas uzi kelkajn programlingvojn kiel ekzemple SQL-on kaj PL/SQL-on.

Lingvoj

63 lingvojn (inkluzive de tiaj regionaj lingvaj varioj kiel la britia angla kaj la kanada franca) la programaro subtenas. Tio inkluzivas nomojn kaj mallongigojn de tagoj kaj monatoj, skribdirekton (dekstren aŭ maldekstren), alfabetan ordigpovon, ktp.

Erarmesaĝoj estas tradukitaj en la araban, katalunan, ĉinan, ĉeĥan, danan, finnan, francan, germanan, grekan, hebrean, hispanan, hungaran, italan, japanan, korean, norvegan, polan, portugalan, rumanan, rusan, slovakan, svedan, tajan, kaj turkan.

Plue, pere de unikodaj datumbazoj kaj datumspecoj oni povas enmeti, procezi, kaj retrovi datumojn en preskaŭ ĉiuj nuntempaj lingvoj eĉ se la lingvo ne estas rekte subtenata.

Servpovaj sistemoj

Versio 10g de Oracle uzeblas sur la sekvaj operaciumoj kaj aparataroj.

Eksteraj ligiloj

Oracle Database Oficiala paĝo (anglalingve)