Oraj bronzoj de Cartoceto di Pergola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La oraj bronzoj de Cartoceto di Pergola

La Oraj bronzoj de Cartoceto di Pergola estas la nura romia orumita bronza grupo de rajdantoj, kiu ankoraŭ ekzistas. Origine temis pri du ĉevaloj kun du rajdantoj el kiuj nur unu ekzistas nun, kaj du starantaj virinoj.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

En junio 1946 oni malkovris centojn da malgrandaj orumitaj bronzeroj en Santa Lucia di Calamello ĉe Pergola en la Provinco Pesaro e Urbino, Italio. Iuj el tiuj eroj estis cent kilogramojn pezaj.

Restaŭrado[redakti | redakti fonton]

La restaŭrado okazis inter 1949 kaj 1988 en pluraj fazoj. Entute estis kunmetitaj 318 eroj al kvar figuroj.

Prezentado[redakti | redakti fonton]

La rajdantoj
La plej bone konservita rajdantoj estas ĉirkaŭ 40-jara viro, kies vesto montras ke li estas altranga oficiro dum pactempo. La brako estas levita kiel pacsigno. Nur eretoj ekzistas de la dua rajdanto.
La virinoj
La konservita figuro estas maljuna virino, kies greka hararanĝo (eco el la dua duono de la 1-a jarcento a.K.). Ŝi estas vestita de stola kaj palla. De la dua virina figuro ekzistas nur la malsupra korpoduono.
La ĉevaloj
La ĉevaloj estas prezentitaj kun levita antaŭhufo. La brustoj estas ornamitaj de tritonoj kaj nereidoj, hipokampoj kaj delfenoj. Multaj dioj estas prezentitaj sur la gvidiloj: Jupitero, Venuso, Marso, Juno, Minerva kaj Merkuro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]