Oraj kornoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kopio de la oraj kornoj (Guldhornene)

Guldhornene [GULhornene], la oraj kornoj aŭ la kornoj de Gallehus estis Dania nacia trezoro konsistante el du artefaritaj oraj kornoj, unu mallonga kaj unu longa. Origine ili ambaŭ longis, sed unu el la pintoj jam mankis, kiam oni retrovis la kornon. La kornojn oni malkovris unuope je du malsamaj fojoj.

Ili estis ŝtelitaj en 1802 kaj fanditaj (legu pli sube).

La oraj kornoj famiĝis ĉefe pro ilia 1802-a perdiĝo. Tiu ĉi okazaĵo donis inspiron kaj nomon al la eble plej fama poemo en la dana lingvo - "Guldhornene" de Adam Oehlenschläger. La poemon li skribis tuj post la ŝteliĝo de la kornoj. Kuriozaĵo estas ke Oehlenschläger tiam fakte loĝis en la sama kvartalo kiel Heidenreich, kiu ŝtelis kaj forfandis la kornojn. Perdiĝinte la oraj kornoj iĝis simbolo de la "glora pasinteco de Danio", helpe de la poemo de Oehleschläger. Ilin reklamcele uzis pluraj grupoj, inter tiuj feministoj komence de la 20-a jarcento, kaj la nazioj.

Trovo[redakti | redakti fonton]

La longan kornon trovis knabino Kirsten Svendsdatter la 20-an de julio 1639, kaj la mallongan bienetisto Erich Lassen la 21-an de aprilo 1734. Ambaŭ kornoj trovitis en kampo ĉe Gallehus, proksime de Møgeltønder en Sud-Jutlando.

Kirsten leterskribis al la reĝo kaj rericevis jupon kiel salajron, dum Erich liveris la mallongan kornon al la grafo de Schackenborg, kiu siavice pluliveris la ĝin al la reĝo kaj ricevis 200 rigsdaler (tiamaj moneroj) rekompence. La kornojn tiele ekposedis la reĝa familio, kaj ili estis konservataj en la Dana Reĝa Artoĉambro en Christiansborg (kie nun troviĝas la Dana Ŝtata Arkivejo).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Desegno de Ole Worm de la plej longa korno, 1641.
Desegno de Richard Joachim Paulli de
la mallonga korno, 1734.
La longa korno trovita en 1639

La longan kornon donis Kristiano la 4-a al sia filo princo Christian, kiu uzis ĝin kiel trinkkornon. Ĝi longis 75,8 centimetrojn je la plejlonga kurbo, kaj la diametro de la malpinta truo estis 10,4 cm, la pezo de la korno 3,2 kilogramoj.

La oraj kornoj famiĝis, kaj sciencisto pri antikveco Ole Worm jam en 1641 eldonis raporton pri la longa: De aureo cornu. En ĝi troveblas unu el du postkonservitaj desegnoj de la kornoj. La kornojn ankaŭ menciis la ĵurnalode la Franca Scienca Akademio, Journal des Savants, en 1678. La mallongan kornon priskribis arkivisto Richard Joachim Paulli en 1734.

La kornoj devenis de la ĝermana ferepoko en la 5-a jarcento. Unu el ili portis sub la malpinta truo runan skribaĵon en la praskandinava: "Ek hlewagastiR holtijaR horna tawido" (tradukebla kiel "Mi Lægæst, arbarulo, kornon faris", aŭ: "Mi, Lægæst, filo de Holt, kornon faris."). Iuj postulas, ke ĝi apartenis al la reĝo de la Engloj, dum aliaj diras ke Lægæst identas kun Liugast, la migrepoka reĝo en Danio de ĉ. 450, "riĉa je oro". La nobla materialo kaj la ornamo indikas ke la kornoj uzatis ĉe ritualoj dum religiaj ceremonioj. Sed necertas ĉu tiu uzo estis trinkokornablovinstrumenta. Dum tiu tempo oni importis trinkajn kornojn el vitro havantajn proksimume la saman formon, kaj oni havis ankaŭ hejmfaritajn trinkokornojn el bovaj kornoj bronzornamitaj. Sed la homoj ankaŭ uzis lignajn blov-instrumentojn similajn al la oraj kornoj. 78 centimetrojn longa ligna blovokorno de la 5-a6-a jarcento estis trovita ĉe Holing ĉe Herning en 1993. La Oraj Kornoj estis enterigitaj, aŭ oferrituale, aŭ trezor-stoke.

La orkornaj bildoj rakontas pri mitoj, kun ilustroj de homoj, aliaj bestoj kaj fantaziaj estuloj en pluraj dividitaj partetoj. Granda parto de la mitoj nekonatas por ni hodiaŭ, sed ili ŝajne parte devenas de la Mediteranea areo, dum aliaj estas klare Nordiaj aŭ eble Keltaj. La Asismo probable malfrue (post 300) ekestis en Nordio kaŭ eble la Nordiaj dioj origine samis kiel la Keltaj dioj. Ole WORM kredis ke la figuroj montras moralaĵajn alegoriojn, kaj ke la korno devenis de la epoko de Frode Fredegod. Germana kultura kaj priscienca historiisto Willy Hartner per numerologio, astrologio kaj astronomio en 1969 interpretis la diversajn figurojn kiel kaŝitajn runskribaĵojn, kiuj estus astronomiaj notoj pri suneklipso en 413. Tria interpreto videblas je Alternativinfo.dk - ke la figuroj montras la morton de Balder en la Nord-ĝermana mitologio, kaj tiele bildigas la historion pri morto kaj reviviĝo, vidita kiel la ŝanĝiĝantaj sezonoj. Malgraŭ multaj provoj ĝis nun neniu sukcesis liveri konvinkivan deĉifron de la rakontoj sur la Oraj Kornoj.

Ŝtelo en 1802[redakti | redakti fonton]

Vespere la 4-an de majo 1802 malriĉa oraĵisto kaj horloĝisto Niels Heidenreich ŝtelis la du kornojn. Heidenreich penetris en la ĉambron pere de du ŝlosiloj: sia loĝejporda ŝlosilo kaj alia, kies tenilon li estis plilongiginta. Jam la sekvan matenon oni registris la ŝtelon, kaj la ŝtelinto estis serĉata per tiutempaj iloj - gazetoj kaj stratkantoj. La rekompenco por riveli la ŝtelinton estis 1000 rigsdaler kaj plena anonimeco.

La ŝtelinton malkovris Andreas Holm, ĉefo de la asocio de oraĵistoj. Heidenreich falsnome vendis kelkajn pagodojn al Holm. La pagoda oro entenis latunon, kion Holm rimarkis kaj alarmis la policon. Heidenreich unuafoje liberjuĝatis, sed Holm restis skeptika pri li kaj spionetis lin helpe de kelkaj kolegoj, interalie kiam Heidenreich forĵetis monerajn stampilojn en la urban elfosaĵon. La 27-an de aprilo oni finfine rekaptis Heidenreich, kiu la 30-an de aprilo agnoskis sian krimon.

Bedaŭrinde li tiam antaŭlonge fandis la orajn kornojn en sia propra kuirejo. La oron li poste uzis por produkti juvelojn, ŝuajn fermilojn kaj falsajn pagodojn. Heidenreich estis kondamnita pro ŝtelo la 10-an de julio, kaj li poste restis en pundomo ĝis 1840. 4 jarojn poste li mortis. La aĉetintoj de la korna oro redonis la oron, post kiam oni refandis ĝin en la Reĝa Dana Monerejo. Tiel la orkorna oro fine malaperis - entute 7,5 kiloj. Eble resteto da tiu oro tamen konserviĝas en paro da orelringoj, kiujn Heidenreich donacis al sia najbaro. Tiuj orelringoj hodiaŭ troveblas en muzeo en Ringe en insulo Fyn.

Kopioj[redakti | redakti fonton]

Post la ŝtelo oni faris kopiojn de la du kornoj laŭ desegnoj kaj memoroj de atestantoj. En la 1980-oj oni faris novajn kopiojn. En la nova eldono la kornoj iomete vinditas, eble pli simile al la originaloj. Ambaŭ paroj kopiaj hodiaŭ montratas en la Dana Nacia Muzeo.

Ŝtelo en 2007[redakti | redakti fonton]

La 17-an de septembro 2007 ŝtelistoj eniris la unuan etaĝon de la muzeo uzante ŝtupetaron kaj forrabis ne nur la kopiojn de la oraj kornoj, sed ankaŭ aliajn valorajn objektojn, inter ili juvelojn faritajn de Heidenreich el la oro de la originalaj kornoj. [1] Oni rapide retrovis ilin la 19-an de septembro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.