Oranĝsuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oranĝa suko)
Verŝata oranĝa suko
Citruspremilo

La oranĝa sukooranĝsuko estas trinkaĵo farita el premataj oranĝoj (Citrus sinensis). Necesas premi 2,5 al 3 kg da oranĝoj por ricevi 1 litron da oranĝa suko.

Oni povas premi oranĝojn por si mem, helpe de mana premilo aŭ citruspremilo, sed ofte oni aĉetas oranĝan sukon en botelo aŭ kartona skatolo (depende de la mondregiono). Oni tamen ne povas kompari la kvaliton. La plej bona suko sendube estas farita el freŝaj fruktoj. La kvalito de la aĉetitaj sukoj tre multe dependas de la sukoprocentaĵo, kiu enestas kaj de la produktomaniero. Kelkaj industrie faritaj sukoj ekzemple ne enhavas 100% da suko, sed multe malpli. Al la sukoj, kiuj enhavas malpli ol 100% da suko, la produktinto ĝenerale aldonas ekzemple sukeron aŭ aliajn aĵojn (ekzemple por la kolorigo de la suko, ke ĝi aspektu natura, vitaminojn aŭ mineralojn).

La oranĝa suko estas fonto da vitamino C kaj en multaj landoj formas parton de la kutima matenmanĝo.

Monda produktado[redakti | redakti fonton]

En la mondo estas produktata 60 milionoj da tunoj en la jaro 2000 el kiu 18 miliono fare de Brazilo kaj 11 milionoj fare de Florido.

La oranĝa suko estas ofte transportata sub formo de koncentrato: post premo de la oranĝoj, la akvo entenata en la suko estas vaporigita, la restanta siropo estas pasteŭrizita kaj frostigita sur la loko de la produktado. La volumeno estas tiel reduktita al 10 % de la komenca volumeno, tio, kiu malmultekostigas la transporton.

Ĉefaj tipoj de vendataj oranĝaj sukoj[redakti | redakti fonton]

  • Freŝa oranĝa suko
Suko de freŝaj fruktoj, sen ia ajn konservata prilaborado (ekz: pasteŭrizado)
  • Oranĝa suko « 100% pura suko »
Laŭleĝe, oranĝa « 100% pura suko » devas esti farita el freŝa oranĝa suko sen aldono de koloriloj nek konserviloj.
  • Oranĝa suko el koncentrato
Oranĝa suko farita el frostrata oranĝa siropo diluita en akvo.
  • Nektaro de oranĝo
Suko el koncentrato, kun multe da akvo kaj sukero.