Oranĝakola perdriko
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Arborophila davidi (Delacour, 1927) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Oranĝakola perdriko (Arborophila davidi) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.
Ĝi troviĝas en orienta Kamboĝo kaj suda Vjetnamio laŭlonge de la limo inter Kamboĝo kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, arbustaroj kaj plantejoj . Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Ĝi estas bruneca perdriko kun strieca dorso, senstrieca pugo, pli helaj subaj partoj kun tre striecaj flankoj. La kapobildo montras du blankajn striojn nome superokulan kaj mustaĉan kiu pluas al kolo per oranĝecaj strioj, kiu nomigas la specion; estas ankaŭ du malhelbrunaj strioj nome krono kaj traokula kiu nigriĝas kole. La kruroj estas ruĝecaj.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International 2009. Arborophila davidi. 2010 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 2an de julio de 2007.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |