Oranĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oranĝejo de la botanika ĝardeno de Bruselo
Oranĝejo en Kuskovo, Moskvo (1760).

OranĝejoOranĝerio estas fermata konstruaĵo, ŝirmata kontraŭ la malvarmo, en kiu oni metas, dumvintre, citrusojn (oranĝujojn, citronujojn, mandarinujo...) aŭ aliajn malvarm-timantajn plantojn (arekacoj...) plantataj en legnaj tinoj, kestoj aŭ pli-malpli grandaj florpotoj.

Oranĝejoj estas oftaj kromkonstruaĵoj en la kasteloj kaj riĉaj rezidejoj de la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj. Ili originas el la ĝardenoj de la itala Renesanco, kie la teknikoj pri vitro permesis fabriki grandajn kaj klarajn fenestrovitrojn.

La praaj oranĝejoj estis nuraj vitraj konstruaĵoj, eksponataj suden kaj apogitaj sur la ĝardena muro. Ĉar oni pli kaj pli kultivis ekzotajn plantojn, la demando pri oranĝejoj kreskis kaj tiu tipo de konstruaĵo, desegnata de arkitektoj iĝis parto de palacoj, kasteloj kaj luksaj domegoj. La unua oranĝejo estus tiu de Padovo en Italujo.

La eltrovo, fare de André Le Nôtre, de la tekniko pri la tranporto de plantoj en kestoj, permesis la uzon de tiu ejo por grandaj arboj, kaj instigis la konstruon de pli grandaj kaj luksaj oranĝejoj. Tiu de la Kastelo de Versailles, konstruata de Jules Hardouin-Mansart, longa je 155 m kaj larga je 13 m, restis la plej granda de 1617 ĝis 1851, kiam estis konstruata la " Crystal Palace" de Londono.

Vidindaj oranĝejoj: