Oranĝerio de Gera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oranĝerio de Gera
Kunstsammlung Orangerie Gera
Oranĝerio de Gera
Oranĝerio de Gera
oranĝejo • arkitektura monumento • konstruaĵo
Lando Germanio
Regiono Turingio
Situo Gera
Urbo Gera
Adreso Küchengartenallee nr 4.
Situanta sur Küchengartenallee
Posedanto Kunstsammlung Gera
Arkitekto(j) Gottfried Heinrich Krohne
Inaŭgurdato 1732
Fondinto: Henriko la 8-a de Reuß
Koordinatoj 50° 52′ 58″ N, 12° 4′ 13″ O (mapo)50.88287512.070314Koordinatoj: 50° 52′ 58″ N, 12° 4′ 13″ O (mapo)
Oranĝerio de Gera (Turingio)
Oranĝerio de Gera (Turingio)
DEC
Oranĝerio de Gera
Oranĝerio de Gera
Situo de Oranĝerio de Gera
Map
Oranĝerio de Gera
Kolektoj pentraĵoj, desegnaĵoj, presaĵoj, skulptaĵoj de la Mezepoko ĝis la nuntempo
Verkonombro 15 000
Publika transporto Tramo  1  (haltejo Otto Dix)
Retpaĝo Hejmpaĝo
vdr

La Oranĝerio de Gera (germane: Kunstsammlung Orangerie Gera) estas muzeo en Gera, Germanujo, Küchengartenallee nr 4.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La oranĝejo konstruitis kiel malfrubaroka duala komplekso en la kuireja ĝardeno de Gera inter 1729-32 laŭ komisio de la princo Henriko la 8-a de Reuß. La planojn faris la princa ĉefarkitekto Gottfried Heinrich Krohne. La fortimpresa meza konstruaĵo kun festosalonego estiĝis en 1748/49. Jam inter 1878 kaj 1919 la Oranĝerio estis en muzea uzo. Hodiaŭ ĝi apartenas, kune kun la Otto-Dix-domo al la muzearo Kunstsammlung Gera.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La kolektoj pri pentraĵoj kaj grafikaĵoj konsistas el artaĵoj de la 16-a jarcento ĝis hodiaŭ. La gapkolekto en la norda alo montras elektitajn pecojn de sakrala arto de la Mezepoko kaj verkojn de Lucas Cranach la maljuna ĝis Otto Dix. Altvaloraĵoj de ĉi tiu kolekto estas:

Responsante pri la artistaj tradicioj de Eosta Turingio la muzeo konservas gravajn verkojn de la lokaj pentristoj familioj Reinhold kaj Fischer (el la 19-a jarcento), de la artista rondo ĉirkaŭ Otto Dix (Kurt Günther, Alexander Wolfgang, Erich Drechsler, Paul Neidhardt; Hermann Paschold, Paul Weiser) kiel ankaŭ la postlasitaĵojn de la Bauhaus-ano Kurt Schmidt, kiu faris por la Bauhaus-scenejo la t.n. Mekanikan baleton. Krome apartenas al la kolektoj volumena grafikaĵaro, kolekto de manpentraĵoj de GDR kaj - de post la komenco de la 1990-aj jaroj - la kolekto Multiple. La sudan alon oni uzas por specialaj, nedaŭraj ekspozicioj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]