Oranĝkrura anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Oranĝkrura anaso
Oranĝkruraj anasoj, masklo kaj ino
Oranĝkruraj anasoj, masklo kaj ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. rubripes
Anas rubripes
(Brewster, 1902)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Oranĝkrura anasoNordamerika nigra anaso (Anas rubripes) estas granda birdospecio de la grupo de la plaŭdanasoj. La Oranĝkruraj anasoj estas similaj al la Platbeka anaso laŭ grando, kaj similas al ties ino laŭ koloraro, kvankam la plumaro de la Oranĝkrura anaso estas pli malhela, kio nomigas la specion laŭ alternativa nomo. Ĝi estas indiĝena de orienta Nordameriko kaj montris malpliigon laŭ nombroj kaj pliiĝantan hibridiĝon kun la pli komuna Platbeka anaso ĉar tiu specio disvastiĝis laŭ ŝanĝoj en habitatoj fare de homoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Oranĝkrura anaso dumfluge montrante du tipajn karakterojn nome oranĝajn krurojn kaj blankajn subflugilojn.

La Oranĝkrura anaso pezas 720–1640 g, estas 48–63 cm longa kaj havas enverguron de 88–96 cm.[1][2] Ili estas similaj al la Platbeka anaso laŭ grando, kaj similas al ties ino laŭ koloraro, kvankam la plumaro de la Oranĝkrura anaso estas pli malhela. La masklo kaj la ino de la Oranĝkrura anaso estas ĝenerale similaj laŭ aspekto, sed la beko de la masklo de la Oranĝkrura anaso estas flava dum tiu de la ino estas verdeca. La kapo estas iome pli helbruna ol la malhebruna korpo, kaj la speguleto estas brile violblua kun elstaraj nigraj bordoj. La Oranĝkrura anaso havas oranĝajn krurojn (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo) kaj malhelajn irisojn. Dumfluge la blankaj subflugiloj povas esti videblaj kontraste al la malhebruna korpo. La kutimaro kaj voĉo estas la samaj kiel ĉe la masklo de la Platbeka anaso.[3]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ino kun anasidoj.

Ties reprodukta habitato estas alkalaj marĉoj, acidaj torfoj, lagoj, flakoj, riveroj, salecaj marĉoj kaj bordoj de estuaroj kaj aliaj akvaj medioj en Kanado nome en norda Saskaĉevano, Manitobo, tra Ontario kaj Kebekio same kiel ĉe la Atlantikaj Kanadaj Provincoj, inklude la regionon de la Grandaj Lagoj, kaj la Adirondakoj en Usono. La ino de la Oranĝkrura anaso demetas averaĝe 9 ovojn.[3] La ovoj estas verdecaj. La ino demetas 6–14 ovojn, kies eloviĝo okazas post averaĝe 30 tagoj.

Hibridado[redakti | redakti fonton]

La Oranĝkruraj anasoj interreproduktiĝas regule kaj etende kun la Platbeka anaso,[4] al kiu ili estas proksime rilataj. Kelkaj fakuloj eĉ konsideras ke la Oranĝkrura anaso estas subspecio de la Platbeka anaso, ne separata specio entute; tio estas eraro ĉar nur la etendo de hibridiĝo ne estas valida por limigi ene de la specioj de la genro Anas.[5]

Kompara bildo montranta diferencojn el ino de Platbeka anaso: Black Duck estas la Oranĝkrura anaso, dum Hen Mallard estas ino de Platbeka anaso.

Oni proponis, ke pasintece, la Oranĝkrura anaso kaj la Platbeka anaso estis iam separataj pro habitatoprefero, ĉar la malhelplumara Oranĝkrura anaso havus selektan avantaĝon en ombrarbaraj lagetoj de orienta Nordameriko, kaj la pli helplumara Platbeka anaso en la pli brilaj, pli malfermaj lagoj de prerioj kaj ebenaĵoj. Ĵuse laŭ tio senarbarigo en oriento, kaj arboplantado en ebenaĵoj, detruis tiun habitatoseparadon, kondukante al tiuj altaj niveloj de hibridiĝo nuntempe observata.[6] Tamen oni ne konas indicojn de pasinta ebla hibridiĝo en tiu kaj plej aliaj birdohibridaj zonoj, kaj oni supozas, ke ĉe la kazo de la Oranĝkrura anaso tiuj pasintaj indicoj estis pli malaltaj ol tiuj vidataj nuntempe. Oni scias ankaŭ ke multaj birdohibridaj zonoj estas stabilaj kaj longdaŭraj spite la ekzisto de etenda interreproduktado.[4] Ĉiukaze la Oranĝkruraj anasoj kaj la lokaj Platbekaj anasoj estas nun malfacile distingeblaj pere de komparoj per mikrosatelito, eĉ se oni faras ekzemplojn de multaj specimenoj.[7] Male al la propono de tiu studo, la demando ĉu la amerikaj haplotipoj estas origine stirpo de Platbeka anaso estas ankoraŭ tute nesolvita. Ties aserto, "[N]ordaj nigraj anasoj estas nune ne plu distingaj el la Platbekaj anasoj ol ties sudaj samspecifaj" kompreneble pravas nur rilate al la molekulaj markiloj ekzamenitaj. Ĉar birdoj nedistingeblaj laŭ la mikrosatelitaj markiloj ankoraŭ povas aspekti diferencaj, estas aliaj genetikaj diferencoj kiuj simple ne estis ekzamenitaj en tiu studo.[5]

Oranĝkrura anaso.

La hibridoj ne povas esti facile distingeblaj en naturo kaj sekve, multe de la dinamiko de la specia hibridiĝo restas nekonata. Oni pruvis tamen en kaptivecaj studoj, ke la hibridoj sekvas la sugestojn de la nomata regulo de Haldane, nome ke la hibridaj inoj ofte mortas antaŭ atingi la seksan maturecon, [4][8] kio substrekas la kazon ke la Oranĝkrura anaso estas distinga specio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas parte migranta kaj multaj vintrumas en orientcentra Usono, ĉefe ĉe marbordaj areoj; kelkaj restas la tutan jaron en la regiono de la Grandaj Lagoj. Tiuj birdoj manĝas per plaŭdado en neprofundaj akvoj, kaj per paŝtado surgrunde. Ili manĝas ĉefe plantojn, sed ankaŭ kelkajn moluskojn kaj akvajn insektojn.

Tiu anaso estas rara vaganto en Brition, kie dum jaroj kelkaj birdoj setlis kaj reproduktiĝis kun la lokaj Platbekaj anasoj. La rezultaj hibridoj povas prezenti konsiderindajn identigajn malfacilaĵojn.

Oranĝkrura anaso (maldekstre) kaj masklo de Platbeka anaso (dekstre) en eklipsa plumaro.

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Oranĝkrura anaso delonge estis valora ĉasbirdo, tre timida kaj rapida dumfluge. Kvankam temas pri specio Malplej Zorgiga, ĝi estas malrapide malpliiĝanta pro habitatodetruo. Kelkaj konservadistoj konsideras hibridiĝon kaj konkurencon kun la Platbeka anaso aldona zorgofonto, se la malpliiĝo pluas.[9][10] La propra hibridiĝo ne estas la ĉefa problemo; natura selektado vidos ĉu la plej bone adaptitaj individuoj ankoraŭ havas plej da idaroj. Sed la malpliigita kapablo de la inaj hibridoj estos kaŭzo de multa malsukcesa reproduktado longdaŭre ĉar la idaro mortas antaŭ reproduktiĝi. Dum tio ne estas problemo por la plena Platbeka anaso, tute malhelpos la populacion de la Oranĝkrura anaso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] (2011).
  2. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  3. 3,0 3,1 American Black Duck Facts and Figure.
  4. 4,0 4,1 4,2 McCarthy, Eugene M. (2006). "Handbook of Avian Hybrids of the World", gazeto :
  5. 5,0 5,1 Mank, Judith E.; Carlson, John E.; Brittingham, Margaret C. (2004). "A century of hybridization: Decreasing genetic distance between American black ducks and mallards.", gazeto : Conservation Genetics, volumo : 5, numero : 3, paĝoj : 395–403. COI:10.1023/B:COGE.0000031139.55389.b1
  6. Johnsgard, Paul A. (1967). "Sympatry Changes and Hybridization Incidence in Mallards and Black Ducks", gazeto : American Midland Naturalist, volumo : 77, numero : 1, paĝoj : 51–63. COI:10.2307/2423425
  7. Avise, John C.; Ankney, C. Davison; Nelson, William S. (1990). "Mitochondrial Gene Trees and the Evolutionary Relationship of Mallard and Black Ducks", gazeto : Evolution, volumo : 44, numero : 4, paĝoj : 1109–1119. COI:10.2307/2409570
  8. Kirby, Ronald E.; Sargeant, Glen A.; Shutler, Dave (2004). "Haldane's rule and American black duck × mallard hybridization", gazeto : Canadian Journal of Zoology, volumo : 82, numero : 11, paĝoj : 1827–1831. COI:10.1139/z04-169
  9. Rhymer, Judith M. (2006). "Extinction by hybridization and introgression in anatine ducks", gazeto : Acta Zoologica Sinica, volumo : 52, numero : Supplement, paĝoj : 583–585 (PDF)
  10. Rhymer, Judith M. (1996). "Extinction by hybridization and introgression", gazeto : Annu. Rev. Ecol. Syst., volumo : 27, paĝoj : 83–109. COI:10.1146/annurev.ecolsys.27.1.83

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]