Oranĝa (koloro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun oranĝo (frukto)


#FF6600

Oranĝkolora[1], aŭ oranĝa[1], difinas la komplementan koloron de bluo. El la videbla spektro, tiu koloro rilatas al ondolongoj inter 590 kaj 625 nm. La termino deriviĝas de la frukto oranĝo. Oranĝan koloron oni ekhavas miksante la farbojn ruĝan kaj flavan.

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la oranĝan koloron jene:

  • RVB: R = 1,0; V = 0,5; B = 0,0.
  • CMFN: C = 0,0; M = 0,5; F = 1,0; N = 0,0.
#FF6600

Proksima nuanco estas Orkoloro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Vidu NPIV, paĝo 817, ĉe la kapvorto "oranĝo"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]