Oranĝpieda nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝpieda nestamasulo
Oranĝpieda nestamasulo
Oranĝpieda nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Megapodius
Specio: M. reinwardt
Megapodius reinwardt
(Dumont, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • M. r. buruensis (Stresemann, 1914)
  • M. r. castanonotus (Mayr, 1938)
  • M. r. reinwardt (Dumont, 1823)
  • M. r. macgillivrayi (GR Gray, 1862)
  • M. r. tumulus (Gould, 1842)
  • M. r. yorki (Mathews, 1929)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Oranĝpieda nestamasulo (Megapodius reinwardt) estas malgranda megapodo de la familio de Megapodedoj.

Tiu specio enhavas kvin subspeciojn troviĝantajn en multaj insuloj de Wallacea same kiel ĉe suda Novgvineo kaj norda Aŭstralio. Ĝi estas surtera birdo tiom granda kiom hejma koko kaj malhelkolora (grizecblua ĉe kapo, kolo, brusto kaj ŝultroj dum bruna ĉe dorso kaj flugiloj) kun fortaj oranĝecaj kruroj (kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo) kaj pinteca bruneca kresto ĉe malantaŭo de kapo; la bako estas flava kaj la irisoj malhelbrunaj. Ĝi uzas gamon de arbaraj kaj arbustaraj habitatoj kaj koloniigis multajn malgrandajn insulojn tra sia teritorio. Ĝi estas abunda ĉe ĉeurbaj ĝardenoj de Darvino, kie la lokanoj aludas ĝin kiel arbustara meleagro.

Ĝenerale, populacioj ŝajnas stabilaj kaj la konservostatuso de la specio estas konsiderata Malplej Zorgiga.

M. r. macgillivrayi

La Oranĝpieda nestamasulo manĝas semojn, falintajn fruktojn kaj surterajn senvertebrulojn.

Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj el sablo, mortintaj folioj kaj alitipa rubo, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn. La konstruado kaj bontenado de la amasoj, kiuj povas atingi ĝis 4.5 m alte kaj 9 m diametre, okazas la tutan jaron.

Kelkaj el la subspecioj povas esti traktataj kiel veraj specioj, kiaj la Tanimbara nestamasulo (Megapodius tenimberensis), dum aliaj subspecioj povas esti konsiderataj subspecioj de aliaj specioj (t.e. buruensis estas foje konsiderata subspecio de la Malhela nestamasulo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]