Orange (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orange
Aera vido de la urbocentro de Orange
Aera vido de la urbocentro de Orange
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Vaucluse
Arondismento Avignon
Kantono Orange-Okcidento
Orange-Oriento
Urbestro Jacques Bompard (2008–2014)
Insee-kodo 84087
Poŝtkodo 84100
Demografio
Loĝantaro 28 990 (2009)
Loĝdenso 390,7 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 44° 8′ N, 4° 49′ O (mapo)44.13754.80889Koordinatoj: 44° 8′ N, 4° 49′ O (mapo)
Alteco 24 ĝis 127 m
Areo 74,2 km2
Situo
Orange (Francio) (Francio)
Orange (Francio) (Francio)
DEC
Map
vdr

Orange [ɔʁɑ̃ʒ]- en la antikva tempo Arausio - estas mezgranda franca komunumo en la departemento Vaucluse, en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, proksime al Avignon. En la jaro 2009 ĝi havis 28 990 loĝantojn[1], kiujn oni kutime nomas Orangeois en la franca lingvo.

Geografio

Antikva arko

La urbo situas en la valo de la rivero Rodano, en la nordokcidenta parto de la departemento Vaucluse, ĉe la limo kun Gard. Ĝi troviĝas 21 kilometrojn norde de Avignon.

La najbaraj komunumoj estas Uchaux, Sérignan-du-Comtat, Camaret-sur-Aigues, Jonquières, Courthézon, Châteauneuf-du-Pape, Roquemaure, Montfaucon, Caderousse kaj Piolenc.


Historio

Antikva teatro

Orange estis fondita de romianoj, kaj posedas plurajn antikvajn konstruaĵojn, inter alie imponaj urbofonda arko kaj teatro.

Dum la jaro 105 antaŭ Kristo apud Orange okazis batalo inter la romia armeo kaj pluraj triboj de ĝermanoj (precipe la cimbroj, dum kiu pli ol 100 000 romiaj soldatoj mortis. Dum la 16-a jarcento la urbo kaj ĉirkaŭa regiono iĝis posedaĵo de la reĝlando Nederlando, kies reĝoj ekde tiam nomis sin “Oranĝaj”. Dum 1713 ĝi fariĝis franca, laŭ la traktato de Utrecht.


Partneraj urboj

Esperanto-movado

Notoj kaj referencoj

  1. Insee. Populations légales 2009 - 84087-Orange (france). Alirita la 21-an de decembro 2012.

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj