Oranienburg
El Vikipedio
| Oranienburg | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Brandenburgio | ||||
| Distrikto | Distrikto Oberhavel | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 52°45′16″N 13°14′13″O / 52.75444°N, 13.23694°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 34 m | ||||
| Areo | 162,23 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 03301 | ||||
| Poŝtkodo | 16515 | ||||
| Aŭtomobila kodo | OHV | ||||
| Oficiala kodo | 12 0 65 256 | ||||
| Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
| Komunumestro | Hans-Joachim Laesicke | ||||
| Partio de komunumestro | SPD | ||||
| Adreso de la administrejo | Schloßplatz 2 | ||||
| Komunuma retejo | www.oranienburg.de | ||||
Oranienburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Oberhavel de la federacia lando Brandenburgio. La 31-an de marto 2006 la komunumo havis 41187 loĝantojn. Oranienburg situas borde de la rivero Havel, ĉ. 35 km norde de la centro de la urbego Berlino.
Urbopartoj [redakti]
Oranienburg konsistas el 9 urbo-partoj
- Friedrichsthal
- Germendorf
- Lehnitz
- Malz
- Oranienburg
- Sachsenhausen
- Schmachtenhagen
- Wensickendorf
- Zehlendorf
Apartan karakteron havas la loĝ-kvartalo "Weiße Stadt" ("Blanka Urbo").
Ĝemelaj urboj [redakti]
- Bagnolet, (Francio) de 1964
- Hamm, (Germanio) de 1990
- Mělník, (Ĉeĥio) de 1974
- Vught, (Nederlando) de 2000
- Friedrichsthal (Saar), (Germanio) de 1991 (de la komunuma reordigo en okt. 2003 plenrajta partnera urbo de Oranienburg)
