Oraviţa
El Vikipedio
Oraviţa oravica (hungare: Oravicabánya oravicabanja, germane: Deutsch-Orawitz) estas urbo en Rumanio sudokcidente de Reşiţa. En 1910 ĝi havis 4079 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 12476 (rumanoj). Ĝi estas grava mineja, arba kaj nutraĵindustria centro. Ĝiaj unua mencio skribe estas en 1690-1700. La minejo estis malfermita en 1717. La fervojo inter ĝi kaj Anina konstruiĝis inter 1844 kaj 1846. En la 19-a jarcento ĝi estis la ekonomia kaj kultura centro de la regiono. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Krassó-Szörény (reĝa departemento) vármegye). Oni aligis al ĝi Oraviţa Română. Administre apartenas al ĝi Agadici, Brădişoru de Jos, Broşteni, Ciclova Montană, Marila, Răchitova.
[redaktu] Renomaj personoj
- Árpád Balás (1-a de septembro 1840 – Budapest, 3-a de majo 1905): agrikultura fakverkisto.
- Nistor Coita (*29-a de marto 1943): grafikisto.
- Hubert Dvorák (1861 – Budapest, 1927): inĝeniero pri mekaniko, ĉefdirektoro de hungaraj fervojoj.
- József Fitz (31-a de marto 1888 – Budapest, 12-a de septembro 1964): bibliotekisto, presjhistoriisto, kandidato de literaturaj sciencoj (1957).
- Lipót Fülepp (1809 – Budapest, 1-a de julio 1875): advokato, politikisto.
- Béla Graenzenstein (1847 – Budapest, 10-a de januaro 1913):inĝeniero pri minejoj- kaj metalurgio.
- Kálmán Kerpely (11-a de oktobro 1864 – Budapest, 24-a de junio 1940): plantkultivisto, universitata profesoro, koresponndanta akademiano (1922).
- György Király (1-a de decembro 1887 - Budapest, 15-a de aprilo 1922): literaturhistiriisto.
- István Knoll (20-a de aprilo 1917 – Budapest, 12-a de novembro 1970): inĝeniero pri mekaniko, laŭreato de Kossuth-premio (1960).
- Károly Maderspach, Madersbacher (3-a de aŭgusto 1791 – Ruszkabánya, 23-a de aŭgusto 1849): fornoinĝeniero, inventisto.
- Ion Mătăsăreanu (*23-a de marto 1929): pentristo.
- Kálmán Mihalik (1896 – Szeged, 6-a de septembro 1922): hungara kuracisto, komponisto.
- Silviu Orăviţean-Creţu (*4-a de oktobro 1941): pentristo.
- Adolf Sulyomi-Schulmann (22-a de decembro 1883 – Budapest, 26-a de oktobro 1942): kuracpedagogo.
- Ákos Szentkirályi (27-a de januaro 1851 - Kolozsvár, 23-a de majo 1933): ekonomia fakverkisto.
- Ferenc Szőllősy, Szőllősi Nagy (? , 1796 aŭ 1806 – Oravicabánya, 31-a de marto 1854): prezidantsekretario de Lajos Kossuth, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio(1847).

