Orbe (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orbe
Orbe (rivero) 028.JPG
Fonto de Orbe
Longeco 67 km
Alteco de la fonto 1150 m
Meznombra trafluo 8,53[1] m³/s
Akvokolekta areo 488 km²
Alfluantoj Jougnena, Talent
Alfluas al
Alteco de la enfluejo 429 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

Orbe estas rivero en Kantono Vaŭdo. Ĝia suba parto nomiĝas Thielle. La rivero havas longecon de 67 km.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La unua fonto de Orbe situas en Les Rousses en Francio sur alteco de 1150 m s.m. La koordinatoj de la fonto estas 46°29′31″N 6°3′31″O  /  46.49194°N, 6.05861°O / 46.49194; 6.05861 (Orbe (rivero))Koordinatoj: 46°29′31″N 6°3′31″O  /  46.49194°N, 6.05861°O / 46.49194; 6.05861 (Orbe (rivero)).

Supra Fluo[redakti | redakti fonton]

Post malmultaj kilometroj la rivero alfluas la Lagon de Rousses sur alteco de 1058 m s.m. Post la elfluo el la lago post 6 km la rivero atingas la limon de Svislando. Ĝi nun fluas en la larĝa altmontara Valo de Joux nordorienten. Post proksimume 10 kilometroj la rivero alfluas al la Lago de Joux.

La grotoj de Vallorbeo[redakti | redakti fonton]

Orbe elflua la Lagon de Joux subtere tra proksimume 4 kilometra kavernosistemo, la tiel nomitaj Grotoj de Vallorbe respektive laŭ la rivero Grotoj de Orbe. Apud Vallorbe la rivero reaperas per impresa riverfonto denove surtere.

La meza rivero[redakti | redakti fonton]

Post Vallorbe la rivero fluas tra baraĵlago. Tie alfluas de sudo la unu el la malmultaj signifaj alfluantoj de Orbe, la rivero Jougnena, kiu fontas sub la Jougne-Pasejo en Francio. La rivero nun turniĝas orienten kaj trafluas profundan ravinon kun multaj akvofaloj, ĝis ĝi atingas la Svisan Mezlandon. Post la gorĝo la rivero ĉirkaŭfluas monteton, sur kiu situas la malnova urbo de Orbe. Post Orbe la rivero nun estas kanaligita.

La suba fluo - Thielle[redakti | redakti fonton]

La rivero nun fluas tra la flotebenaĵo Pleine de l'Orbe. Post la kunfluo kun la rivero Talent, ĝi nomiĝas ĝis la alfluo al la Lago de Neŭŝatelo Thielle. En Yverdon-les-Bains alfluas al la lago.

Komunumoj laŭlonge de la rivero[redakti | redakti fonton]

La rivero fontas en Les Rousses en Francio. Poste ĝi fluas en Svislando tra Le Chenit, Le Lieu, Vallorbe, Ballaigues, Lignerolle, Les Clées, Agiez, Montcherand, Orbe, Valeyres-sous-Rances, Mathod, Suscévaz, Ependes, Treycovagnes al Yverdon-les-Bains.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de Orbe

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Hidrologiaj datumoj pri Orbe en la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Medio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]