Orbrusta emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Orbrusta emberizo
Orbrusta emberizo
Orbrusta emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. flaviventris
Emberiza flaviventris
(Stephens, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Orbrusta emberizo, Emberiza flaviventris, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj. Taŭgas komuna nomo de “orbrusta” aŭ “flavbrusta” anstataŭ rekta traduko de la latina scienca nomo flaviventris ĉar fakte en flankoj kaj suba ventro la plumaro blankiĝas, dum en brusto koncentriĝas la nuancoj sulfurflavaj aŭ oranĝecaj kiuj havigas al la specio la oran nomigon.

Disvastiĝo kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en seka malferma arbaro de Afriko sude de Saharo el suda Malio al Sudano suden tra Ugando, Tanzanio, suda DRK, Angolo kaj Zambio al suda Afriko.Tie ĝi estas komuna en Mozambiko, Zimbabvo, Bocvano, norda Namibio kaj multe de Sudafriko sed eksklude Okcidentan Kabprovincon, Nordan Kabprovincon kaj la Liberan Ŝtaton. Sed ĝi forestas el la arbarzono de ekvadoro.

Estas tri subspecioj:

  • E. f. flaviventris, la nomiga formo, loĝas en la resto de la teritorio el Kabo al plej suda Sudano.
  • E. f. flavigaster loĝas en mallarĝa zono tra la suda bordo de Saharo (Sahelo), kaj ties teritorio estas interrompita de tiuj de aliaj subspecioj.
  • E. f. princeps loĝas en suda Angolo kaj Namibio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Orbrusta emberizo estas 15–16 cm longa. Maskla plenkreskulo havas nigrablankan striecan kapobildon kun blanka krono, nigraj flankaj kronostrioj, traokula strio kaj suba vango kaj blankaj superokula kaj subokula strioj kaj nigrabordaj blankaj orelkovriloj. La subaj partoj estas oranĝecflavaj kiuj iĝas flavaj en gorĝo kaj blankecaj en suba ventro. La supraj partoj estas senstrie brunaj kun griza pugo. La pli brunaj flugiloj havas du rimarkindajn blankajn flugilstriojn. Ambaŭ seksoj estas tre similaj, sed inoj povas havi sablokoloran nuancon al blankaj kapomarkoj kaj pli brunaj kapostrioj, kaj la dorso povas havi malhelan striecon. Junaj birdoj estas pli senkoloraj kaj pli palaj ol la inoj.

E. f. princeps estas simila al la nomiga formo, sed pli granda kaj pli pala sube. E. f. flavigaster estas pli distinga, ĉar havas pli palan kaj ruĝecan dorson, palgrizan pugon, pli palflavajn subajn partojn kaj pli blankajn flankojn.

La alvoko de la Orbrusta emberizo estas nazeca ascenda zzhrr. La kanto estas varia, sed inkludas ŭiiĉii ŭiiĉii ŭiiĉiii.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝas en vario de malfermaj arbaroj. La subspecio flavigaster preferas stepon kaj savanon de akacioj, dum la aliaj subspecioj loĝas en pli ampleksa gamo de nedensa arbara kamparo inklude sekajn arbarojn laŭlonge de sekaj riveroj, altan arbustaron en roka grundo, bordojn de plantejoj kaj ĝardenojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Orbrusta emberizo konstruas tasforman neston kovritan el fajna herbo aŭ haroj malalte en arbusto aŭ arbeto. La 2-5 ovoj estas brilblankaj aŭ kremokoloraj kaj markataj per nigraj linioj kaj estas kovataj nur de la ino. Eloviĝo okazas post 12–13 tagoj, idomanĝigado fare de ambaŭ gepatroj kaj elnestiĝo okazas post kromaj 16–17 tagoj.

La Orbrusta emberizo ne estas gregemaj, kaj normale vidiĝas sole, en paroj aŭ malgrandaj grupoj. Ili manĝas surgrunde semojn, burĝonojn, insektojn (skaraboj, akridoj, formikoj kaj termitoj) kaj araneojn, el kio animala predo oftas ĉefe dum idomanĝigado. Tiu specio estas ĝenerale de loĝantaj birdoj, sed ŝajne estas ioma grado de loka movo ĉefe en seka sezono. Ĝi estas ofte tre maltimida.

Foje la idoj estis predo de la Lanius collaris (Kolumlanio). Alia sufero estas esti gastiganto de la nestoparazitoj Strikapa smeraldokukolo kaj Jakobina kukolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]