La tri ursoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tri ursoj kun orbuklulino kiu vekiĝas en la fono

Orbuklulino, ankaŭ konata kiel La tri ursoj estas angla fabelo. Ĝi por la unua fojo estis publikigita de la angla aŭtoro kaj poeto Robert Southey. Li publikigis ĝin en 1837, anonima. La rakonto, jam antaŭ tiu dato, estis parto de la angla folkloro.

La enloĝebla zono kelkfoje estas nomata orbuklulina zono.

Intrigo

La rakonto temas pri tri ursoj kiuj loĝas en domo en la arbaro. Ili preparis kaĉon kaj dum la kaĉo malplivarmiĝas ili ekpromenas iomete. Orbuklulino piediras laŭlonge ilian domon, vidas ke ĝi estas malplena kaj decidas eniri. Ŝi testas la tri seĝojn, dum kio ŝi rompas unu el ili, kaj elektas la plej bonan seĝon por sidiĝi. Ŝi testas la tri telerojn da kaĉo kaj formanĝas la kaĉon kiu havas la plej bonan temperaturon. Poste ŝi testas la tri litojn. Nur la plej bona lito kontentigas ŝiajn postulojn kaj ŝi decidas endormiĝi en ĝi. Kiam la ursoj revenas, ili estas ŝokitaj. Ili malkovras, ke unu el la teleroj estas malplena, ke unu seĝo estas rompita kaj ke iu dormas en unu el iliaj litoj. Pro honto Orbuklulino fuĝas el la domo por neniam plu reveni.

La moralinstruo de la rakonto temas pri egoismo, la respektado de alies propraĵoj kaj la misuzo de ies gastameco.

Ŝablono:LigoLeginda