Ordeno de Alcántara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordeno de Alcántara
kavalira ordeno • kavalira ordeno
Komenco 1154 vd
Lando(j) Hispanio vd
vdr

La ordeno de San Juliàn del Pereiro, aŭ pli simple ordeno de Alcántara, estas malaperinta militista ordeno, kiu devenis de militista kunfrataro fondita en 1156 en San Juliàn del Pereiro, izolita portugala vilaĝo apud cisterciana monaĥejo. Ĝi estis kreita de nobeloj el Ekstremaduro, cele al la imito de la ordeno de la Templanoj.

En 1183, la preĝisto, Suero Fernandez Barrientos, aliformigis ĝin en militistan ordenon kaj arogis al si la titolon "Majstro". En 1218, la reĝo de Leono, Alfonso la 9-a, donas al la ordeno la fortikaĵon "el-Kantara", kiun li ĵus konkeris. La nomo fariĝis "Alcantara", kaj estis alprenita de la ordeno.

Blazono de la Ordeno de Alcántara en la preĝejo de Rollán, Provinco Salamanko.

La ordeno estis anigita al Calatrava kaj obeis al la cisterciana regularo. La monaĥejo de San Benito de Alcántara estis la sidejo de la ordeno : ĝi dependis de la reĝlando Leono. En 1489, post la morto de la Majstro de Alcantara, Ferdinando la 2-a aranĝis sian elekton kiel nova Granda Majstro de la Ordeno, kaj li kunigis ĝin al la hispana krono.

La ordeno malaperis en 1835.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]