Ordeno de Sankta Karlo de Monako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordeno de Sankta Karlo de Monako
ordeno
Branĉoj • Granda Kruco de la Ordeno Sankta Karolo
• Grand Officer of the Order of Saint-Charles
• Commander of the Order of Saint-Charles
• Officer of the Order of Saint-Charles
• Knight of the Order of Saint-Charles vd
Organizanto Princo de Monako
Lando Monako
Fondita de Karolo la 3-a de Monako vd
Fondita en 15-a de marto 1858
vdr
Granda kruco de Ordeno de Sankta Karlo de Monako

La Ordeno de Sankta Karlo estas la plej prestiĝa monaka ordeno, antaŭ la Ordeno de Grimaldi.

La Ordeno[redakti | redakti fonton]

Kreita la 15-an de marto 1858 de la princo Karlo la 3-a, la Ordeno de Sankta Karlo estas atribuita de la suverena princo de Monako por rekompenci meriton kaj servojn faritajn al la ŝtato aŭ al la princo. La Ordeno de Sankta Karlo estas monaka ekvivalento al la Honora Legio.

Klasoj

La Ordeno de Sankta Karlo enhavas kvin klasojn (laŭ kreska ordo) :

  1. Kavaliro,
  2. Oficiro,
  3. Komandoro,
  4. Grand-oficiro,
  5. Granda kruco.
Kanceleriejo de la ordenoj de la Princlando
  • Granda mastro de la Ordeno : Alberto la 2-a, suverena princo de Monako, kiu ricevas la grandan kolĉenon en la tago de sia surstroniĝo.
  • Kanceliero: doktoro Jean-Joseph Pastor, grand-oficiro de la Ordeno.
  • Ĝenerala sekretario : Laurent Anselmi, oficiro de la Ordeno.
Broĉoj de la Ordeno
Grands croix
Grands croix
Grands croix
Grand-oficiro
Grand-oficiro
Grand-oficiro
Komandoro
Komandoro
Komandoro
Oficiro
Oficiro
Oficiro
Kavaliro
Kavaliro
Kavaliro

Atribuaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Escepte de la membroj de la suverena familio kaj de eksterlandanoj, ĉiu estas akceptata nur kun la unua grado de kavaliro. Por altiĝi al supera grado, necesas esti antaŭe akceptita en la suba grado :

  • por la grado de oficiro, kvar jaroj kun la grado de kavaliro
  • por la grado de komandoro, tri jaroj kun la grado de oficiro ;
  • por la grado de grand-oficiro, kvar jaroj kun la grado de komandoro ;
  • por la grado de granda kruco, kvin jaroj kun la grado de grand-oficiro.

Eksterordinaraj servoj povas, en iuj kazoj, preterpasigi tiujn kondiĉojn.

La grandaj krucoj, la grand-oficiroj kaj la komandoroj ricevas tiun premion de la princaj manoj, grand amastro de la Ordneo, kaj tiu dono utilas kiel akceptado. La kanceliero aŭ membro de la Ordeno, kun rango almenaŭ egala al tiu de la akceptato, delegita por tio, povas fari tiun akceptadon, se tiel ordonita de la princo.

Militaj honoroj[redakti | redakti fonton]

La funebraj honoroj estas servataj de la karabenistoj al la membroj de la Ordeno de Sankta Karlo, tiel :

  • Kavaliroj, oficiroj kaj komandoroj : La honoroj estas servataj interne de la preĝejo per kvar karabenistoj estrataj de gradulo, paradvestita kaj armita, starantaj ĉirkaŭ la ĉerko kaj fronte al la ĥorejo.
  • Grand-oficiroj kaj grandaj krucoj : La honoroj estas servataj ĉe la enirejo de la preĝejo, je la alveno kaj foriro de la korpo de la mortinto per plotono de dudek kvar karabenistoj paradvestitaj kaj armitaj, estrataj de oficiro.

Leĝaj bazoj[redakti | redakti fonton]

Sur la blazono de Monako[redakti | redakti fonton]

Blazono de Monako

La kolĉeno de la Ordeno de Sankta Karlo akompanas la ŝildo sur la blazono de Monako.


Konataj premiitoj[redakti | redakti fonton]

Grandaj krucoj[redakti | redakti fonton]

Nomumitaj de Rainier la 3-a[redakti | redakti fonton]

Nomumitaj de Alberto la 2-a[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Royauté-News
  2. The Royal Forums, pluraj fotoj el kiuj tiu ĉi Arkivigite je 2014-08-12 per la retarkivo Wayback Machine kaj tiu