Ordinara alkemilo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ordinara alkemilo
Foliaro kaj floraro
Foliaro kaj floraro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Tribo: Potentilleae
Genro: Alkemilo Alchemilla
Alchemilla vulgaris
L.
Sinonimoj

Alchemilla xanthochlora Rothm., 1937

v  d  r
Information icon.svg


La Ordinara alkemiloordinara dammantelo ( Alchemilla vulgaris ) estas plantospecio el la genro alkemilo de la familio de la rozacoj. Ĝi estas duon-rozeta hemikriptofito kun rizomo.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Ordinara alkemilo estas plurjara planto kiu altas de 10 ĝis 30 cm.

La tigo estas hele verda foje iome ruĝeca. La folioj estas grandaj kaj preskaŭ cirklaj, kun sep ĝis dentrandaj loboj. La floroj estas hele verdaj, etaj, kaj aperas de majo ĝis oktobro.

Distribuado [redakti]

La natura arealo de tiu palearkta specio ampleksas mezvarman Eŭropon ĝis al Obo en Siberio. Ĝi troviĝas kaj en la ebenaĵoj, en la montetoj kaj en la montaroj.

Uzado [redakti]

Historio [redakti]

La ordinara alkemilo antaŭe estis aprezita de la alkemiistoj kiuj uzis liajn grandajn foliojn kiel natura kaptilo por la matena roso. Dum la Renesanco, oni ĝin atribuis la famon por redoni la virgecon aŭ la belo al mamoj ŝrumpitaj.

Nutraĵo [redakti]

Oni povas uzi la sekigitajn foliojn kune kun tiuj de la printempa primolo, por parfumi la teon. Infuzaĵe uzite por siaj adstringaj ecoj, ĝi povas efiki kontraŭ malgrava diareo kaj kontraŭ dolora menstruo. Ĝi estas manĝebla en salatoj.

Farmakopeo [redakti]

Konsumebla same bone de la homo kiel de la brutaro, ĝi donas specialan guston al la lakto kaj al la fromaĝo. Iuj konsideras uzadon kontraŭ vulva jukado.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio