Ordinara galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara galinago

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Galinago Gallinago
Specio: G. gallinago
Gallinago gallinago
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Subspecioj
    • G. g. gallinago
    • G. g. faroeensis
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La ordinara galinago aŭ simple Galinago (Gallinago gallinago) estas eta sed fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Ĝia reprodukta medio estas marĉoj, tundro kaj malsekaj herbejoj en Kanado, norda Usono, Islando, insularo de Ferooj, norda Eŭropo -norde de Alpoj- kaj Rusio kun Siberio ĝis la oceano Pacifiko. Krome estas loĝejoj en la nordokcidenta Iberio.

    La nordamerika loĝantaro migras al la suda Usono kaj la norda Suda Ameriko. Tiuj birdoj povas loĝi ĉe la marbordo de la oceano Pacifiko de Usono. Eŭropaj birdoj vintras en la suda Eŭropo, la centrorienta Afriko kaj la suda tropika Azio.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Plenkreskuloj estas 23-28 cm longaj kun enverguro de 39-45 cm. Ili havas mallongajn grizverdajn krurojn kaj tre longan rektan malhelan bekon -pli malhela ĉepinte-. La korpo estas brunpunktita supre kaj hela sube. En tiu malhela dorso videblas klare du helaj strioj laŭlonge de la dorso kaj sube aliaj du pli mallongaj helaj strioj; ĉiuj estas iom flavecaj. Ili havas malhelan strion tra la okulo inter du helaj kaj supre alia pli malhela kaj larĝa laŭ la krono; inter tiuj el ambaŭ flankoj estas mallarĝa hela strio ĉe la mezo de la krono. La flugiloj estas longaj kaj pintakraj. La vosto estas iom ruĝeca kaj havas du nigrajn striojn. Maskloj estas iomete pli grandaj.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Tiuj holarktisaj birdoj manĝas en milda koto per tuŝoprobado aŭ per bekoplukado per rigardo. Ili ĉefe manĝas insektojn kaj tervermojn kaj ankaŭ iom da planta materialo.

    Maskloj ludas akrobatajn ceremoniojn kaj falflugojn dum kriado, kiu estas laŭtigita per la sono de la aero inter la vostoplumoj. La nordamerika loĝantaro estis malpliigita pro troa ĉasado fine de la 19a jarcento kaj pro perdo de teritorioj. Tamen, tiu ĉi birdo restas sufiĉe ofta.

    Tiu ĉi bone kamuflita birdo estas kutime timida kaj kaŝiĝas ĉe herbaroj kaj junkejoj kiam fremduloj alproksimiĝas. Ili forflugas per serio da zigzagaj flugoj konfuzaj por eventualaj predantoj. Ĉasistoj de galinagoj bezonas esti sufiĉe lertaj por ĉasi tiujn birdojn kaj de la angla nomo de la birdo "snipe" kaj de la ĉasistoj -snipers- devenas militista vorto kaj angle kaj Esperante, nome "snajpero".

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Gallinago gallinago

    Ili nestumas en bone kaŝita loĝejo surplanke; la nesto enhavas plantan materialon. Tie la ino demetas 3 aŭ 4 brunverdecajn ovojn, kiujn ŝi mem kovas dum malpli ol 3 semajnoj. Ambaŭ gepatroj zorgas kaj manĝigas la idojn dum kelkaj tagoj. Tiuj havas kamuflan plumaron kaj elnestiĝas tuje sed revenas nesten nokte.

    Subspecioj[redakti | redakti fonton]

    La amerika formo, G. g. delicata, estas iom post iom konsiderata kiel aparta specio, Vilsona galinago, G. delicata. Ĝi havas mallarĝan blankan bordon en la flugiloj kaj ok parojn da vostaj plumoj anstataŭ sep.

    La du aliaj subspecioj estas G. g. faeroeensis en Islando, insuloj de Ferooj, Ŝetlando kaj Orkadoj, kaj G. g. gallinago en la cetero de la Malnova Mondo. La lasta estas protektita de internacia traktato favore al la afrikeŭraziaj migrantaj birdoj.


    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]