Ordinara senecio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Senecio vulgaris

La ordinara senecio (Senecio vulgaris) estas unu el la plej oftaj specioj de vegetaloj de la genro senecio el la familio asteracoj. Tiu orgine palearkta planto perhome akiris kvazaŭ kosmopolitan distribuon.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La planto iomete similas al la manĝebla rukolo, kiun oni uzas en salato (Diplotaxis tenuifolia, iom malpli al alia salat-planto Eruca sativa).

Vivlokoj [redakti]

La ordinara senecio kreskas sur ne tro sekaj lokoj plej eble riĉaj je azoto (nitrogeno) sur agroj, en ĝardenoj, sur konstruejoj kaj tiel plu. Preskaŭ ĉie ĝi estas ofta.

Disvastiĝo [redakti]

Mapo de origina disvastiĝo de Senecio vulgaris
... kaj ĝia hodiaŭa disvastiĝo

Origine ĝi hejmas en la moderaj zonoj de Eŭropo, sed intertempe ĝi estis transportita en la tutan mondon kaj aperas en ĉiuj zonoj de modera ĝis subtropika klimato.

Cetere [redakti]

La planto kun folioj, floroj, semoj
  • Historie la planto estis uzata kiel sangohaltigilo, sed pro ĝia veneneco tio estas evitenda.
  • En aŭgusto 2009 okazis incidento en germana nutraĵvendejaro Plus. Nome oni trovis ene de vendotaj pakaĵoj de rukolo sufiĉe altdozan aldonon de senecio: en 150 g da salato troviĝis pli ol 2,5 mg da veneno. La firmao tuj revokis ĉiujn dubindajn pakaĵojn. [1]

Notoj, referencoj [redakti]

  1. Yasmin El-Sharif: Kunde entdeckte Giftpflanze im Salat, 11.08.2009, SPIEGEL ONLINE 2009 (germane)

Fontoj [redakti]

  • Siegmund Seybold (Hrsg.): Schmeil-Fitschen interaktiv (CD-Rom), Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2001/2002, ISBN 3-494-01327-6 (germanlingva)
  • R. Düll/ H. Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands. 6-a eldono, Quelle & Meyer-Verlag, 2005 (germanlingva)
  • H. Ellenberg: Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen. 5-a eldono, Ulmer-Verlag, 1996 (germanlingva)

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bildoj:

Veneneco: