Ordinara tadorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara tadorno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tadorno Tadorna
Specio: T. tadorna
Tadorna tadorna
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejo de la ordinara tadorno  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2019) 2019."
Vivejo de la ordinara tadorno
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2019) 2019."
    Vivejo de la ordinara tadorno
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2019) 2019."
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Ordinara tadorno (Tadorna tadorna) estas tadorno el la familio de Anasedoj kaj ordo de Anseroformaj. Ĝi estas disvastigata kaj komuna en Eŭrazio, reproduktanta ĉefe en moderklimataj kaj vintrantaj en subtropikaj regionoj; vintre, ili povas troviĝi ankaŭ en Magrebo. Ties scienca nomo devenas el keltaj radikoj kiuj signifas "makuleca akvobirdo", esence simile kiel ĉe la angla "shelduck".[1]

    Ostoj el fosilioj el Dorkovo (Bulgario) priskribataj kiel Balcanas pliocaenica povus fakte aparteni al tiu specio. Plej verŝajne ili estas de formortinta specio de Tadorna (se ne de distinga genro) pro ties aĝo de komenca Plioceno; la nuna specio estas nesenerare atestata el fosiliaj registroj ĝis ĉirkaŭ 2-3 milionoj de jaroj poste (fina Plioceno/ komenca Pleistoceno).

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Masklo ĉe bestoĝardeno en Usono
    Ino
    Plenkreskulo flugante super la germana Vadamaro; notu blankajn subflugilojn kaj helbrunan brustan bendon

    La Ordinara tadorno similas al malgranda mallongkola ansero laŭ grando kaj formo. Ĝi estas rimarkinda birdo, kun ruĝecroza beko, rozkoloraj piedoj, blanka korpo kun helbrunaj markoj (ĉefe markata bendo tra la tuta brusto, kaj makuloj ĉe subvosto kaj inter speguleto kaj korpo, ĉiuj videblas eĉ ripoze aŭ naĝe) kaj nigra ventro, kaj malhelverdaj kapo kaj kolo. La flugilkovriloj estas blankaj, la unuarangaj nigraj kaj la duarangaj malhelverdaj (speguleto videbla nur dumfluge) kaj helbrunaj. La subflugiloj estas preskaŭ entute blankaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino estas pli malgranda, kun iome da blankaj vizaĝaj markoj, dum la masklo estas ĉefe brilkolora en la reprodukta sezono, lia beko iĝas brilruĝa kaj portas elstaran karunklon ĉe la frunto. Tiele oni povas konsideri, ke temas pri specio kun ioma seksa duformismo. Longeco estas 61–67 cm, enverguro 102–113 cm.

    La anasidoj estas blankaj, kun nigraj krono, nuk kaj flugilaj kaj dorsomakuloj. Junuloj estas similkoloraj, grizacaj supre kaj ĉefe blankaj sube, sed jam havas la plenkreskulan flugilbildon.

    La alvoko estas laŭta "honk".

    Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

    Tiu estas birdo kiu reproduktiĝas en moderklimata Eŭrazio. Plej populacioj migras al subtropikaj areoj vintre, sed tiu specio estas de tre loĝantaj birdoj en plej okcidenta Eŭropo, krom movoj al preferataj ejoj por plumoŝanĝado, kiaj la Vadamaro en la norda marbordo de Germanio.

    La Ordinara tadorno estas komuna ĉe la marbordo de Britio (kie ĝi estas simple konata kiel tadorno), kie ĝi loĝas ĉe salaj marĉoj kaj estuaroj; ĝi troviĝas ankaŭ ĉe la marbordo de Atlantiko el Francio al Germanio, la norda marbordo de la Egea Maro en Krimeo kaj en Kaŭkazo. Vidaĵoj de tiu birdo estas raraj en Nordameriko kaj oni informas pri neoftaj vizitantoj de Usono kaj Kanado.[2]

    Birdoj el Skandinavio, nordokcidenta Pollando, orienta Germanio, suda Ukrainio, Kaŭkazo, Centra Azio, Mongolio kaj nordorienta Ĉinio migras post reproduktado vintrumi ĉefe al marbordaj areoj de Iberio, nordokcidenta Afriko, Turkio, norda valo de rivero Nilo, suda Irako, limoj inter Pakistano kaj Barato, kaj sudorienta Ĉinio.

    Vivo, konduto[redakti | redakti fonton]

    Ĉi ite videblas la malhelverda speguleto.

    Tiu palearktisa birdo vivas ĉe sablaj marbordoj. Tamen ĝi preferas resti tiom longtempe kiom eble sur grundo, kaj ĝi lerte marŝas. Aroj dum plumoŝanĝado povas esti grandaj (100,000 ĉe Vadamaro), ĉar plej parto de paroj lasas la nur parte kreskintajn junulojn ĉe infanvartejo kun nur unu aŭ du plenkreskuloj.

    Tiu specio estas ĉefe asocia kun lagoj kaj riveroj en malferma kamparo, kaj reproduktiĝas en nestotruoj, arbotruoj, fojnejoj aŭ simile. Vintre ĝi estas komuna en taŭgaj estuaroj kaj ankaŭ ĉe tajdaj kotejoj. Ili manĝas per balancado flanka de beko piedirante aŭ naĝe surakve. Ĝi manĝas moluskojn, vermojn, algojn, kiujn ĝi trovas en malprofunda akvo. La junuloj pli ofte plonĝas, sed tio estas peno por plenkreskuloj.

    Tadornoj de okcidenta Eŭropo ne migras, tiuj de Skandinavio migras ĝis Nordafriko, tiuj de Centra Azio en Ĉinio kaj suda Azio.

    Tiu birdo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). La monda populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 580,000 kaj 710,000 individuoj (el kiuj pli da 300,000 ĉe la okcidenta Palearkto), nome la specio ne estas minacata.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Manĝante.
    Tadorna tadorna - MHNT

    La tadorno estas tre fidela kaj restas dumvive kun sia unua partnero. Aristotelo mencias ties helajn ovojn kaj Buffon deduktas ke la grekoj bredis tadornojn.

    Paroj formiĝas vintre sed reproduktado komencas nur komence de printempo. La posedo de teritorio estas grava kondiĉo por la sukceso de la nestumado. Tiu teritorio estas loko favora por manĝado, ĉefe de la ino dum la periodo antaŭ ovodemetado. La teritorio povas esti eĉ kilometrojn for de la nesto. La unuaj teritorioj estas okupataj el fina februaro, sed la majoritato estos okupataj inter komenco de aprilo kaj komenco de majo. La inoj elektas la teritorion kaj ligiĝas al ĝi (80 % el ili revenas la venontan jaron dum nur 55 % de maskloj). Kopulacioj komencas marte kaj iom post iom iĝas pli oftaj. Por kopulacio la masklo agitas flugilojn por ekvilibriĝi sur la ino, kiu kuŝas sur herbo aŭ sur tereno ne malproksime de la rivero aŭ de lageto ĉe kiu ili konstruis la neston. Ĝenerale la ino demetas post du semajnoj dekduon da ovoj, pezajn po ĉirkaŭ 75 g. La tadorno nestumas en subteraj tuneloj, ĉefe fositaj de kunikloj. La ino kovas la ovojn dum kvar semajnoj. Ŝi restas ĉe la nesto kaj manĝas nur malmulte. Unu tagon post eloviĝo la ino elnestiĝas kaj instigas siajn idojn sekvi ŝin per konstantaj alvokoj egege.... Ankaŭ la masklo kuniĝas la familion. Poste la plenkreskuloj grupigas la junulojn en infanvartejo kun kelkaj plenkreskuloj kaj eliras, ĝenerale el junio al julio por plumoŝanĝado ekzemple al Vadamaro en Germanio.

    Junuloj povas plonĝi kaj subnaĝi por eviti predantojn kaj plenkreskuloj povas ekflugi el ili por agadi kiel logbirdoj.

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. Kear, Janet. (2005) Ducks, Geese, and Swans. Oxford University Press, p. 420. ISBN 0 19 861008 4.
    2. NARBA North American Rare Bird Alert
    • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. paĝoj 22 kaj 23.

    Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • Wiltraud Englander & Hans-Heiner Bergmann (trad. et adapt. Marcel Jacquat), Le Tadorne de Belon, Éveil, coll. « Approche », Saint-Yrieix-sur-Charente, 2000, 72 p., ISBN 978-2840000242.
    • Walmsley J.G , Le Tadorne de Belon (Tadorna tadorna) en Méditerranée occidentale. L'Oiseau et la Revue Francaise d'Ornithologie, ISSN 0030-1531. 1987, vol. 57, no 2.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]