Ordinacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ordino estas sakramento de Kristanismo kiu faras viron diakono, sacerdotoepiskopo.

En Roma Katolikismo, virinoj ne povas ordiniĝi. En la okcidentaj partoj de la Katolika eklezio, al kiu apartenas 98% da Katolikoj, edziĝintaj viroj rajtas fariĝi diakonoj, sed ne sacerdotoj aŭ episkopoj. En Ortodoksismo kaj en la Katolikaj eklezioj en orientaj landoj, edziĝintaj viroj rajtas fariĝi diakonoj aŭ sacerdotoj, sed ne episkopoj (kiuj kutime estas monaĥoj). En kaj Katolikismo kaj Ortodoksismo, jam ordinitaj viroj ne rajtas edziĝi, escepte kiam specialan escepton permesas episkopo. En la okcidentaj partoj de la Katolika eklezio, tia escepto ordinare okazus nur post kiam episkopo ordonus, ke tiu sacerdoto ne plu faru sacerdotajn devojn. En Anglikanismo, la tri ordoj povas edziĝi, kaj en Nordameriko povas esti virinoj. En Britio, virinoj povas esti ordinitaj diakonoj kaj sacerdotoj, sed nur viroj povas esti episkopoj.

Protestantismo ne konsideras ordinon kiel sakramenton; ili tamen havas samtipan riton.

Vidu ankaŭ