Ordnungspolizei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Ordnungspolizei

Ordnungspolizei (OrPo) estis nomo por regulaj germanaj uniformitaj policaj fortoj de Nazia Germanio inter la jaroj 1936 ĝis 1945, subigitaj senpere al Heinrich Himmler. Post tio, kiam ili komencis porti verdajn uniformojn, ili komencis esti nomitaj Grüne Polizei (Verda Polico).

Historio

La nomo Ordnungspolizei eblas laŭvorte traduki kiel orda polico kaj estas per ĝi pensataj uniformitaj policaj taĉmentoj. Tiuj ĉi formacioj estis unuafoje en la germana historio establitaj de la germana ministerio de enlando somere en la jaro 1936. La establo de tiuj ĉi formacioj kaŭzis envicigon de ordinaraj germanaj policaj fortoj al SS, al kiuj estis pli poste forkomanditaj ĉiuj lokaj, landaj, naciaj gradoj de la juĝaj organoj.

La polico estis dividita en Ordnungspolizei (OrPo aŭ ordinara polico) kaj en Sicherheitspolizei (SiPo aŭ sekureca polico), kiu estis renovigita post la unua mondmilito. La viroj sopirantaj aliĝi al OrPo plimulte unue deĵoris tri jarojn ĉe SiPo. OrPo transprenis devojn de la uniformita polico, kiam sub SiPo komencis enfali Gestapo kaj KriPo. Gestapo estis korpuso kun simila funkcio kiel KGBStB, kaj la tasko de KriPo estis esplorado de diversaj krimoj kiel murdoj ks. Somere de 1939 SiPo estis kunigita kun sekreta servo Sicherheitsdienst en ĉefan oficejon por defendo de la regno (Reichssicherheitshauptamt). RSHA simbolis proksiman kunigon inter SS (partia organizo) kaj polico (ŝtata organizo).

Bibliografio

  • Christopher R. Browning, Jürgen Peter Krause: Ganz normale Männer. 3. Aufl., Rowohlt, Hamburg 1999. ISBN 3499608006
  • Hans Buchheim: SS und Polizei im NS-Staat. Staatspolitische Schriftenreihe 13 (Sammlung über Recht des Nationalsozialismus), Studiengesellschaft für Zeitprobleme, Duisdorf bei Bonn, 1964. ASIN B0000BĜ84
  • Wolfgang Curilla: Die deutsche Ordnungspolizei und der Holocaust im Baltikum und in Weißrußland 1941–1944. 2. Aufl., Schöningh, Paderborn 2006. ISBN 3506717871
  • Friedrich Wilhelm: Die Polizei im NS-Staat. Die Geschichte ihrer Organisation im Überblick. 2. Aufl., Schöningh, Paderborn 1999. ISBN 3506775138
  • Christopher Browning, Nazi Policy, Jewish Workers, German Killers, Cambridge University Press, 1999. ISBN 0-521-77490-X.
  • Lumsden, Robin, A Collector's Guide To: The Allgemeine - SS, Ian Allan Publishing, Inc. 2001. ISBN 0-7110-2905-9.
  • Williams, Max, Reinhard Heydrich: The Biography: Volume 1, Ulric Publishing, 2001. ISBN 0-9537577-5-7.
  • Nix Philip and Jerome Georges The Uniformed Police Forces of the Third Reich 1933-1945, Leandoer & Ekholm, 2006. ISBN 91-975894-3-8
  • Christopher Browning, Ordinary Men: Reserve Police Battalion 101 and the Final Solution in Poland, HarperCollins, New York 1992. ISBN 978-0-06-019013-2.
  • Heiner Lichtenstein, Himmlers grüne Helfer, Bund-Verlag Köln 1990, ISBN 3-7663-2100-5

Eksteraj ligiloj