Oreadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oreadoj (helene Ὀρεάδες, latine Oreades) estis en la helena mitologio diinoj aŭ duondiinoj.

Medio[redakti | redakti fonton]

Oreadoj estas nimfoj de montaraj valoj kaj ankaŭ gigantaj montoj. Ili apartenis inter la plej malnovaj diaĵoj, naskis ilin patrino tero - Geo samtempe kun montoj. Nombron da ili oni ne konas, nomataj estis kutime laŭ montoj, sur kies deklivoj ili vivis. Al tiuj ĉi nimfoj apartenis ankaŭ Eĥo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oready en la ĉeĥa Vikipedio.