Třebechovice pod Orebem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oreb)
Třebechovice pod Orebem
germane Hohenbruck
urbo
Urbodomo en Třebechovice pod Orebem
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Třebechovice pod Orebem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Hradec Králové
Administra municipo Třebechovice
Historia regiono Bohemio
Monto Oreb
Muzeo Muzeo de kripoj
Riveroj Orlice, Dědina
Situo Třebechovice pod Orebem
 - alteco 243 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 07″ N 15° 59′ 38″ O / 50.20194 °N, 15.99389 °O / 50.20194; 15.99389 (mapo)
Areo 21,01 km² (2 101 ha)
Loĝantaro 5 848 (2023)
Denseco 278,34 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Fondo 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 503 46
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0521
NUTS 5 CZ0521 571041
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Třebechovice pod Orebem
Retpaĝo: www.trebechovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Třebechovice pod Orebem estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Orienta Bohemio, en Regiono Hradec Králové, nur 13 km oriente de la regiona ĉefurbo Hradec Králové. En 2023 ĝi havis 5 848 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkovice (distrikto Hradec Králové), Běleč nad Orlicí, Blešno, Librantice, Ledce (distrikto Hradec Králové) kaj Týniště nad Orlicí.

Historio[redakti | redakti fonton]

Třebechovice estis fondita ĉe komerca pado en la unua duono de la 14-a jarcento. Danke al sia ĉirkaŭaĵo kun belaj arbaroj kaj ĉarmaj anguloj de rivero Orlice ĝi fariĝis ŝatata ekskursa loko. La ĉefa vidindaĵo estas Monteto Oreb kun preĝejeto de Dia Korpo, kiu rememorigas husanan frataron. . Krome, tra la tuta mondo Třebechovice pod Orebem estas fama pro sia unika Muzeo de betlehemoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 147
18804 484
18904 542
19004 632
19104 984
19214 962
JaroLoĝantoj
19305 496
19505 263
19615 524
19705 360
19805 465
19915 253
JaroLoĝantoj
20015 429
20145 758
20165 774
20175 750
20185 770
20195 748
JaroLoĝantoj
20205 771
20215 634
20225 706
20235 848

Oreb[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Dia Korpo sur Oreb

La monteto super la urbo, antaŭe nomata Vinice, ricevis sian nunan nomon laŭ biblia "Ĥorebo" en granda amasiĝo de anoj de husmovado en la jaro 1419. La orientbohemia popolo, gvidita de hradeca pastro Ambrož, ĉi tie kreis soldatan taĉmenton - frataron oreban, kiu fariĝis apud taboranoj kaj praganoj tria signifa forto de husanoj. En 1423 Jan Žižka mem post sia alveturo ĝis Hradec Králové ekprenis ties komandadon. Post lia morto orebanoj alinomiĝis je orfoj.

En 1528 Zdeněk Trčka z Lípy, la feŭda posedanto de Třebechovice, konstruigis sur Oreb lignan preĝejeton, kiu devis esti en 1826 pro malkonstruiteco detruita. Pro merito de signifa naskinto, d-ro Jan Theobald Held, la nacia renaskiĝinto, ĝi estis en 1835 anstataŭigita per nuntempa preĝejo de Dia Korpo. En 1868 sur Oreb okazis mitingo de popolo, spite al interveno de ĝendarmaro kaj soldataro ĉi tie loĝantaro de nordorienta Bohemio stariĝis por nacia memdestino.

Dum mobilizo en 1938 estis en la turo de la preĝejo anoncilo de kontraŭaviadila defendo de Hradec Králové.

Ekde la jaro 1920 Třebechovice portas laŭ tiu ĉi negranda, sed signifa monteto kromnomon "pod Orebem" (sub Oreb).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Elaviadila vido